Nina Simone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nina SIMONE)
Nina Simone
Nina Simone en la 1960-aj jaroj
Nina Simone en la 1960-aj jaroj
Bazaj informoj
Naskonomo Eunice Kathleen Wayman
Naskiĝo 21-an de februaro 1933 (1933-02-21)
en Tryon
Morto 21-an de aprilo 2003 (2003-04-21) (70-jaraĝa)
en Carry-le-Rouet
Edz(in)o Andy Stroud
Deveno North Carolina, Usono
Ĝenroj Ĵazo, Bluso, soulo, R&B, folka muziko, gospela muziko
Profesio kantistino, pianistino, komponistino
Aktivaj jaroj 1954-2003
Eldoninto RCA Victor, Philips, Bethlehem, Colpix, Legacy Recordings
Retejo www.ninasimone.com
Persona informo
Naskonomo Eunice Kathleen Waymon
Aliaj nomoj Nina Simone
Mortokialo mama kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Juilliard • Allen School
Subskribo Nina Simone
Familio
Edz(in)o Andy Stroud
Infano Lisa Simone
Okupo
Okupo kantaŭtorokomponisto • ĵazpianisto • kantisto • diskografa artisto • aktivisto de civilaj rajtoj
Verkoj Four Women
TTT
Retejo http://www.ninasimone.com
vdr

Eunice Kathleen WAYMAN, pli bone konata kiel Nina SIMONE (21-a de februaro, 193321-a de aprilo, 2003) estis usona kantistino, komponistino kaj pianistino.

Oni ĝenerale opinias ke ŝi estis ĵazmuzikisto sed ne plaĉis al ŝi tia klasifikado. Oni diras ke ŝia muziko inkluzivis la blusojn, ritmenbluson kaj soulon.

Simone naskiĝis en Tryon, Nord-Karolino, Usono, unu el familio de 8 infanoj. Kiel aliaj afrik-usonaj kantistoj ŝi estis inspirita dum infanaĝo de Marian Anderson kaj ŝi komencis kanti ĉe sia loka preĝejo. Ŝi ankaŭ montris grandan talenton kiel pianisto.

Ŝi debutis kiel pianisto je la aĝo de 10 jaroj. Oni devigis ŝiajn gepatrojn, kiuj sidis en la antaŭa vico, cedi la lokojn al blankuloj. Oni opiniis ke tiu okazaĵo estis la semo, kiu poste disvolviĝis al envolvado en la afrikusona civilrajta movado de Martin Luther King.

Kiam ŝi havis 17 jarojn ŝi translokiĝis al Philadelphia, Pensilvanio por instrui la pianon kaj akompani kantistojn.

Ŝi studis la pianon ĉe la prestiĝa Julliard School of Music en Novjorko dank’ al la patronado de bonfarantoj, sed manko de mono rezultis ke ŝi ne povis realigi sian sonĝon fariĝi la unua afrik-usona koncert-pianisto.

Poste oni intervjuis ŝin ĉe la Curtis Institute sed ne akceptis ŝin (oni opiniis ke tio estis ĉar ŝi estis nigrulino).

Anstataŭe, Simone ŝanĝis al bluzoj kaj ĵazo kaj elektis la nomon Simone en 1954.

Dum la 1960-aj jaroj ŝi laboris en la movado por civilrajtoj kaj registris kelkajn politikajn kantojn.

Inter ŝiaj plej bonkonataj kantoj estas :– I Loves You Porgy; My Baby Just Cares for Me; To be Young, Gifted and Black; Mississippi Goddam; House of the Rising Sun; I Put a Spell on You.

En 1971 Simone forlasis Usonon post malkonsentoj kun agentoj kaj la impostinstanco, citante rasismon kiel la kialo.

Ŝi revenis en 1978 kaj oni arestis ŝin pro impostevitado - ŝi rifuzis pagi laŭenspezan imposton dum kelkaj jaroj kiel protesto kontraŭ la vjetnama milito.

Ŝi vivis en diversaj landoj en la Antiloj, Afriko kaj Eŭropo kaj kantis regule ĝis post la aĝo de 60.

En 1993 ŝi setlis apud Aix-en-Provence, Francio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]