Ninette de Valois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ninette de Valois
Persona informo
Naskonomo Edris Stannus
Naskiĝo 6-an de junio 1898 (1898-06-06)
en Blessington
Morto 8-an de marto 2001 (2001-03-08) (102-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Thomas Robert Alexander Stannus
Patrino Elizabeth Graydon Smith
Edz(in)o Arthur Blackall Connell
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • libretisto • baleta majstro • verkisto • ballet teacher • filmreĝisoro
vdr

Dame Ninette de Valois OBI (denaske Edris Stannus, Baltiboys, Graflando Wicklow, Irlando, 6-a de junio 18988-a de marto 2001) estis irlanda dancistino, koregrafo kaj entreprenisto, fondinto de la Royal Ballet de Londono. Ŝi ekdancis en 1908, estante nur dek-jaraĝa, kaj tuj akiris grandan reputacion en Anglio pro siaj graciaj movoj. Ŝi ŝanĝis laŭleĝe al la nomo Ninette de Valois en 1921. Dancis kun la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev, sed ŝi ne estis stelulo kun ili.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi retiriĝis kiel dancistino en 1926, estante 28-jaraĝa, por promocii la klasikan baleton tra tuta Eŭropo. En 1928 ŝi konvinkis Lilian Baylis por ke la Teatro Sadler's Wells estu sidejo de ŝia kompanio. Sub ŝia direktorado la kompanio pligrandiĝis kaj iĝis la Wells Royal Ballet Company, kiu poste dividiĝis inter la Birmingham Royal Ballet kaj la Covent Garden's Royal Ballet. Ŝi ankaŭ fondis la Royal Ballet School.

De Valois, preskaŭ senhelpe, estis responsa pri la kreo de la brita klasika baleto. Ŝi modlis kompanion laŭ la ekzemplo de la Imperiaj Rusaj Baletoj, kvankam programante saĝan mikson de klasika baleto kaj nuntempaj verkoj. Iom post iom ŝi allogis personojn de granda talento, kaj invitis siron Frederick Ashton por la posteno de ĉefa koregrafo de sia kompanio. Tiu iĝis unu el la plej famaj de la mondo, kun dancistoj kiel Margot Fonteyn, Gillian Lynne, Robert Helpmann, Moira Shearer, Beryl Grey kaj Michael Somes. En 1949 la Sadler Wells Ballet ege sukcesis per turneo tra Usono. Margot Fonteyn iĝis tuj internacia famulo. Komence de la 1950-aj jaroj Ninette kontribuis al la fondo de la Turka Ŝtata Opero kaj Baleto, en Istanbulo.

Ŝi okupiĝis pri la pliampleksigo de sia kompanio, kaj en venontaj jaroj, la kompanio disponis el steluloj kiel Svetlana Beriosova, Antoinette Sibley, Nadia Nerina, Lynn Seymour, kaj, plej sensacie, Rudolf Nurejev. De Valois invitis ankaŭ koregrafojn kiel sir Kenneth MacMillan kaj George Balanchine. Ŝi retiriĝis formale en 1964, kaj estis nomumita «Life Governor of the Royal Ballet», sed plue influis sur la kompanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]