Nisimura Masao
Aspekto
| Nisimura Masao | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de majo 1907 |
| Morto | 23-an de majo 1940 (33-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Japana Imperio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Nisimura Masao, Masao NIŜIMURA[1] (naskiĝis la 11an de majo de 1907 en Osada, Gubernio Tottori; mortis la 23-an de majo[2] de 1940) estis japana esperantisto. Li diplomiĝis pri komerco en 1926.[3]
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Li esperantiĝis en 1930. Aliĝis al Osaka Esperanto-Societo, kie fariĝis komitatano, kaj komencis verki poemojn. En 1935 edziĝis al Tokia samideanino Hasegawa Satiko. En 1938 finverkis la unuan poemaron Edelvejso. En 1939 laboreksiĝis el Sumitomo-kompanio pro grava malsano kaj revenis al sia naskiĝloko, kie komencis la esperantigon de Man-njo (Poemaro Eterna). Mortis en 1940 postlasinte la tradukon de tri volumoj el la dudekvoluma japana ĉefverko.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Edelvejso, JEL, Osaka 1956.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Revuo Orienta
- ↑ S-ro Masao Niŝimura mortis la 23-an de majo. en La Revuo Orienta, 1940
- ↑ "La vivo de Nisimura-Masao" de Nisimura Satiko kaj Itô Kôiti, ĉe Edelvejso, Nisimura-Masao, Osaka 1956.

