Nitrogena fiksado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nitrogenfiksado)
Noduloj de nitrogenfiksantaj bakterioj en trifoliaj radikoj.

Nitrogena fiksado estas la proceso, per kiu la aera nitrogeno (en la molekula formo de N2) estas kaptita kaj transformita al nitrogenaj kombinaĵoj por pliaj ĥemiaj procesoj (ekz. amonio, nitrato kaj nitrogena dioksido).

La nitrogena fiksado estas okazigita de multaj diversaj bakterioj, protistoj, aktinomicetoj, cianobakterioj, kaj kelkaj tipoj de malaerobiaj bakterioj. Multaj pli evoluintaj plantoj formis simbiozan rilaton kun tiuj mikroorganismoj. La plej konataj estas la fabacoj kiel trifolio kun entenataj simbiozaj bakterioj en la tuberetoj de la radika sistemo. Ili produktas la nitrogenajn kombinaĵojn, kiuj helpas tiel sterkigi la agron. Multaj aliaj plantaj familioj havas similan simbiozon, ekzemple alno, Ceanothus, Azolla, Allocasuarina, kaj Casuarina. Kelkaj likenoj ankaŭ entenas nitrogen-fiksantajn cianobakteriojn.

La nitrogeno povas ankaŭ fiksiĝi por arta sterko en industriaj procesoj. La plej populara metodo estas la Procezo Haber.

Ne-papiliofloraj N-fiksantaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]