Niva (distrikto Prostějov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Niva
Niva
(Hartmanice)
germane Hartmanitz
municipo
Sonorilejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Niva
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Prostějov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Drahana montetaro
Situo Niva
 - alteco 556 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 43″ N 16° 51′ 07″ O / 49.44528 °N, 16.85194 °O / 49.44528; 16.85194 (mapo)
Katastro 13,4 km² (1 340 ha) Niva
Loĝantaro 321 (2023)
Denseco 23,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 61
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589772
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Niva (Prostějov District)
Retpaĝo: www.obecniva.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Niva (antaŭe Hartmanice) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc en regiono de Drahana montetaro en okcidenta direkto de urbo Prostějov. Vivas ĉi tie 321 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Hartmanice estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1260, sed la unua skribmencio pri la municipo devenas nur el la jaro 1347.

Dum la Dua Mondmilito la municipo estis en listo al forloĝigo. Ĝi estis envicigita en la 2-an etapon de la transloĝigo de 33 municipoj de Drahana montetaro. La limdato estis la 30-a de novembro 1942. La loĝantaro estis perforte forloĝigita kaj germanoj uzis la municipon kiel ekzercan pafekzercejon. Post la Dua Mondmilito (en la jaro 1949) la municipo estis alinomita je Niva.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Lokaj partoj 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj parto Niva 833 924 911 950 953 977 920 384 465 427 448 391 363 331
Nombro de domoj parto Niva 125 141 147 154 161 161 179 143 113 106 107 121 132 137

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Vido al Niva de okcidento
Vido al Niva de okcidento