Noël Béda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalis Bedae
(1470-1537)
Scholastica declaratio sententiae, verko eldonita en 1519.
Scholastica declaratio sententiae,
verko eldonita en 1519.
Persona informo
Naskiĝo 1470
en Le Mont-Saint-Michel,  Francio
Morto 8-a de januaro 1537
en Parizo,  Francio
Lingvoj meza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Kolegio de Montaigu
Profesio
Okupo teologo vd
Doktoreca konsilisto Jan Standonck vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Noël Béda (1470-1537) estis franca teologo, katolika teologo, profesoro pri teologio kaj rektoro en la Fakultato pri Teologio de Parizo (1520-1534) kaj arda oponanto de la reformacio. Li estas konata ĉefe pro lia batalo kontraŭ la humanismaj pensuloj. Komisiita de la Universitato de Parizo por ekzameni la "Parafrazon"[1] pri la doktrino de Erasmo de Roterdamo rilate al la "Evangelio de Luko" li elstarigis kvindekon da kondamnindaj propozicioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel skolastika teologo kaj rektoro en la Fakultato pri Teologio de la Universitato de Parizo, Béda ricevis sian diplomon kiel Majstro pri Artoj en la sama universitato ĉirkaŭ 1492, kaj kiel doktoro pri teologio en 1508. Kiel protektito de la flandra teologo Jan Standonck (1453-1504), kiu reformis la Kolegio de Montagu en Parizo, celante la discipliniĝon de la klerikaro por la reformo de la eklezio.

En 1504, Béda sukcedis al Standonck kiel direktoro, kaj restis en tiu posteno ĝis 1536. Montaigu pli aktivis dum lia administrado, kvankam liaj oponantoj diris ke li prezidis super la dekadenco kaj ruino. Post verkado de tri libroj (1519-1520) kontraŭ la biblia ekzegezo de la humanistoj, Béda proponis la reviviĝon de la posteno de sindiko en la Fakultato pri Teologio de Parizo por plibonigi ĝian kapablecon pri la traktado de tiu polemikaj demandoj kaj elektiĝis por la posteno. Dum la venontaj dekkvin jaroj li starigis politikon pri cenzuro kaj supremo kontraŭ reformistoj kaj humanistoj, pravigante ke la opono de la humanistoj al la skolastika teologio kaj ties filologia metolodologio pri la Vulgato estis favora al la herezuloj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]