Noĉbastono
Noĉbastono aŭ Noĉostango estis rimedo por registri ŝuldojn aŭ aliajn devontigojn por ambaŭ partioj sen ebleco de falsado.

Uzado
[redakti | redakti fonton]Taŭga longforma ligna bastono estis markita per noĉoj. Poste la bastono estis distranĉita laŭlonge. Ambaŭ partioj konservis duonon de la noĉbastono. Se la noĉoj de du bastonoj precize kongruas, la aŭtenteco de la noĉbastono estas garantiita. Se necese, pliaj markoj povus poste esti metitaj per ambaŭ partoj denove kunpremitaj. Se la ŝuldoj estas pagitaj, la noĉoj estas forigitaj per raspado de la bastono, tiel ĝi povas esti reuzata. Se parto de la ŝuldo estis pagita, tio povus esti registrita sur la flanko de la bastono. Krom duoblaj, oni ankaŭ uzis ununurajn bastonojn, per kiuj nur la pruntedonanto registris la ŝuldojn kiel memorigilon. La kutimo ankoraŭ ekzistas en la esprimo "havi ion sur la noĉbastono", laŭlitere: ankoraŭ havi ŝuldojn. Metafore la esprimo signifas, ke la koncernato faris ion malbonan.