No Strings Attached

El Vikipedio, la libera enciklopedio
No Strings Attached
filmo
Originala titolo No Strings Attached
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 jan. 2011, 17 feb. 2011
Ĝenro romantika komedio, filma dramo
Kameraado Dana E. Glauberman
Reĝisoro(j) Ivan Reitman
Produktisto(j) Ivan Reitman
Scenaro Elizabeth Meriwether
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de John Debney
Rolantoj Natalie Portman • Ashton Kutcher • Cary Elwes • Kevin Kline • Greta Gerwig • Lake Bell • Olivia Thirlby • Ludacris • Jake Johnson • Talia Balsam • Ophelia Lovibond • Adhir Kalyan • Brian H. Dierker • Stefanie Scott • Mindy Kaling • Phil LaMarr • Nasim Pedrad • Abby Elliott • Ivan Reitman • Jennifer Irwin • Matthew Moy • Kherington Payne
Produktinta firmao Paramount Pictures 
Spyglass Media Group 
The Montecito Picture Company
IMDb
vdr

No Strings Attached estas romantika komedia filmo, kies premiero okazis en Usono la 21-an de januaro 2011 kaj la 24an de februaro en Argentino kaj la 25an de marto en Hispanio. Ĉefrolas Natalie Portman kaj Ashton Kutcher, kaj ĝi estis reĝisorita kaj produktorita de Ivan Reitman.

Argumento[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post renkontiĝo ĉe somera tendaro kiel adoleskantoj, Emma (Natalie Portman) kaj Adamo (Ashton Kutcher) kreas rilaton kiu daŭras ĝis plenkreskiĝo eĉ se ili ne scias unu pri la alia. Emma iĝas kuracisto en Los-Anĝeleso, Adamo produktisto por muzika televidspektaklo. Alvin (Kevin Kline) la patro de Adamo estas konata stelulo de iama televidkomedio, komencis amrilaton kun la eksamantino de Adamo, Vanessa (Ophelia Lovibond). Sciinte tion, Adamo drinkas ĝis ebriiĝo kaj alvokas ĉiujn virinojn, kiuj aperas en sia poŝtelefono. La venontan matenon, li vekiĝas senvesta sur sofo en nekonata domo, li kontaktis Emma kaj tiam venis al ŝia loĝejo, en kiu kunloĝas la amikoj Patrice (Greta Gerwig), Shira (Mindy Kaling) kaj Ulo (Guy Branum). Post kiam Emma rakontas tion kio okazis la antaŭan nokton, kaj la hontinda plorado da Adamo sen sekso antaŭ la foriro de Emma, ili seksumas.

La du havas sekson denove ĉe la domo de Adamo kaj antaŭ ŝi forlasas Adamo-n, ili interkonsentas pri ŝia propono por neformala rilato (nur seksan rilaton sen iu ajn sento aŭ devo). Adamo avertas Emma pri ebla enamiĝo al li, sed ŝi malakceptas la ideon kaj metas fundamentajn principojn konservi kion ili faras sen komplikigi la rilaton. Komence aferoj iras bone, sed Adamo iĝas ĵaluza kiam Sam (Ben Lawson) alia kuracisto klopodas veki ŝian atenton. Adamo alportas al Emma donacon (miksaĵa KD, kiu havas temojn pri menstruo) poste ili endormiĝas kune sen seksumi, kio rompis regulojn kaj ŝi haltigas la rilaton, dirante ke ili devas halti dum iom da tempo kaj havi aliajn amrilatojn. Sed post iom da tempo Emma revenas al Adamo kaj ili daŭre estas seksamikoj.

La naskiĝtago de Adamo okazas kelkaj monatoj poste. Ili iras al la urbon por vespermanĝo kun Alvin kaj Vanessa, kiuj sciigas sian planon havi bebon. Emma kritikas Vanessa defendante Adamon. Adamo persvadas ŝin por iri kune dum Sankt-Valentena tago al urba promeno kiel ĉiuj normalaj rilatoj. Aferoj iĝas tute malbonaj kiam ŝi iĝas tro malkomforta pro la dato. Emma kolera konsilas al Adamo ke li devus trovi iu alian, kiu ne vundu lin. Adamo rakontas al Emma ke li amas ŝin kaj ili havas batalon, kiu finas la aranĝon kaj la rilaton.

Ses semajnojn poste, manuskripto kiun Adamo verkis estas filmita. Li ricevas regulan skriblaboron en la spektaklo kun la helpo de Lucy (Lake Bell) la vicdirektoro de la spektaklo, kiu estas klare enamiĝinta al Adamo. Dume Emma estas deprimita pro foresto de Adamo. La situacio komplikiĝas pro la geedziĝo de ŝia pli juna fratino Katie (Olivia Thirlby) la venontan tagon kaj ŝia vidvina patrino (Talia Balsam) alvenanta por la okazaĵo kun vira kunulo (Brian Dierker).

Kiam Emma konfesas ke ŝi ne povas ĉesi pensi pri Adamo, Katie insistas ke ŝi voku lin. Nervoza Emma telefonas Adamon kaj rakontas al li ke ŝi sopiras je li. Li respondas ke ili neniam estis vere kune. Ekkomprenante ke ŝi devas persone paroli kun li, Emma postlasas Santa Barbara kie la geedziĝo okazos kaj veturas al la domo de Adamo. Ŝiaj planoj rompiĝas kiam li alvenas hejme kun Lucy. Emma supozas ke Adamo havas novan amantinon kaj larmoplene foriras. Dum Adamo kaj Lucy provas havi sekson Vanesa vokas lin ĉar Alvin trodrinkis siropon "Purple drank". Ekster la malsanulejo Adamo renkontas Vanessa, kiu diras ke ŝi finas rilaton kun Alvin kaj foriras al festo. Adamo iras enen por viziti la patron kiu surprize donas al li delikatajn konsilojn pri graveco de amo kaj amrilatoj.

Shira rakontas al Emma pri la patro de Adamo registrita en la malsanulejo. Ĉar Adamo forlasas la konstruaĵon, tiam li anoncas al Emma kaj rakontas al ŝi ke ŝi devas vidalvide diri ke ŝi sopiras lin. Emma forlasas la aŭton kiam la voko finiĝas kaj Adamo estas mirigita pro subita trovo de ŝi ekster la malsanulejo. Ŝi rakontas al Adamo ke ŝi estas malĝoja ŝi vundis lin kaj konfesas ke ŝi vere amas kaj zorgas pri li kaj ili restartas la rilaton. Post matenmanĝo kune la venontan matenon (io kio neniam okazis antaŭe pro la reguloj de Emma) ili alvenas en Santa Barbara ĵus antaŭ ol la geedziĝo de Katie komenciĝas. Je la fino ili eniras ĉambron kaj dum paŭzo Emma demandas al Adamo, kio okazos sekve kaj kun rideto sur liaj lipoj ili kiel paro prenas la manojn unu de la alia por la unua fojo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Natalie Portman kiel Emma Kurtzman.
Ashton Kutcher kiel Adam Franklin.
Kevin Kline kiel Alvin Franklin.
Ludacris kiel Wallace.
Lake Bell kiel Lucy.
Greta Gerwig kiel Patrice.
Jake Johnson kiel Eli.
Cary Elwes kiel Dr. Metzner
Mindy Kaling kiel Shira.
Olivia Thirlby kiel Katie Kurtzman.
Stefanie Scott kiel joven Emma.
Ophelia Lovibond kiel Vanessa.
Talia Balsam kiel Sandra Kurtzman.
Ben Lawson kiel Sam.
Mollee Gray kiel Sari.

Monrezultoj[redakti | redakti fonton]

La filmo premieris kiel numero 1 en Usono kun 19 milionoj da dolarojn rikoltitaj en 3.018 filmsalonoj, kun mezuma monkolekto de 6 512 dolaroj antaŭ The Green Hornet.[1] Ĝi monkolektis en Usono 70 milionojn plus la internaciaj kolektoj la sumo entute estas 147 milionoj. La buĝeto investita estis proksimume 25 milionoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. semajno 21-23 januaro 2011 laŭ boxofficemojo.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]