Nobel-premio pri paco
La Nobel-premio pri paco estas unu el la kvin originalaj Nobel-premioj, kreitaj per la testamento de Alfred Nobel, laŭ kiu ĝi estu donata al tiu persono kiu
- "laboris plej multe aŭ plej bone por komuneco kaj frateco inter la nacioj, kaj por la forigo aŭ malpliigo de permanentaj militaj fortoj kaj por la antaŭenigo de packunvenoj."
Ĉiujare, meze de oktobro la ricevanto de la premio estas elektata de la Norvega Nobel-Komitato (kvin komitatanoj nomumitaj de la norvega parlamento Stortinget), kaj la premio transdonata je la 10-a de decembro en la urbodomo en Oslo. (Tio malsamas al la aliaj Nobel-premioj, kiujn disdonas la Sveda Akademio en Stokholmo.)
1901-1920
- 1901 Henri Dunant kaj Frédéric Passy
- 1902 Élie Ducommun kaj Charles Albert Gobat
- 1903 William Randal Cremer
- 1904 Instituto de Internacia Juro
- 1905 Bertha von Suttner
- 1906 Theodore Roosevelt
- 1907 Ernesto Teodoro Moneta kaj Louis Renault (juristo)
- 1908 Klas Pontus Arnoldson kaj Fredrik Bajer
- 1909 Auguste Marie François Beernaert kaj Paul-Henri-Benjamin d'Estournelles de Constant
- 1910 Konstanta Internacia Packomitato
- 1911 Tobias Michael Carel Asser kaj Alfred Hermann Fried (esperantisto)
- 1912 Elihu Root
- 1913 Henri La Fontaine
- 1914 (nealjuĝita)
- 1915 (nealjuĝita)
- 1916 (nealjuĝita)
- 1917 Internacia Ruĝa Kruco
- 1918 (nealjuĝita)
- 1919 Thomas Woodrow Wilson
- 1920 Léon Victor Auguste Bourgeois
1921-1940
- 1921 Hjalmar Branting kaj Christian Lous Lange
- 1922 Fridtjof Nansen
- 1923 (nealjuĝita)
- 1924 (nealjuĝita)
- 1925 Austen Chamberlain kaj Charles Gates Dawes
- 1926 Aristide Briand kaj Gustav Stresemann
- 1927 Ferdinand Buisson kaj Ludwig Quidde
- 1928 (nealjuĝita)
- 1929 Frank B. Kellogg
- 1930 Nathan Söderblom
- 1931 Jane Addams kaj Nicholas Murray Butler
- 1932 (nealjuĝita)
- 1933 Sir Norman Angell
- 1934 Arthur Henderson
- 1935 Carl von Ossietzky
- 1936 Carlos Saavedra Lamas
- 1937 Robert Cecil
- 1938 Internacia Ofico Nansen por Rifuĝintoj
- 1939 (nealjuĝita)
- 1940 (nealjuĝita)
1941-1960
- 1941 (nealjuĝita)
- 1942 (nealjuĝita)
- 1943 (nealjuĝita)
- 1944 Internacia Ruĝa Kruco
- 1945 Cordell Hull
- 1946 Emily Greene Balch kaj John Mott
- 1947 Kvakeroj
- 1948 (nealjuĝita)
- 1949 Sir John Boyd Orr
- 1950 Ralph Bunche
- 1951 Léon Jouhaux
- 1952 Albert Schweitzer
- 1953 George Catlett Marshall
- 1954 (nealjuĝita)
- 1955 Ofico de UN por rifuĝintoj
- 1956 (nealjuĝita)
- 1957 Lester Bowles Pearson
- 1958 Dominique Pire
- 1959 Philip J. Noel-Baker
- 1960 Albert Lutuli
1961-1980
- 1961 Dag Hammarskjöld
- 1962 Linus Carl Pauling
- 1963 Internacia Komitato kaj Ligo de Societo de Ruĝa Kruco
- 1964 Martin Luther King
- 1965 UNICEF
- 1966 (nealjuĝita)
- 1967 (nealjuĝita)
- 1968 René Cassin
- 1969 Internacia Organizo de Laboro
- 1970 Norman Borlaug
- 1971 Willy Brandt
- 1972 (nealjuĝita)
- 1973 Henry A. Kissinger (kaj Lê Ðức Thọ, kiu rifuzis premion)
- 1974 Seán MacBride kaj Eisaku Satō
- 1975 Andrej Saĥarov
- 1976 Betty Williams kaj Mairead Corrigan
- 1977 Amnestio Internacia
- 1978 Anwar al-Sadat kaj Menaĥem Begin
- 1979 Patrino Teresa
- 1980 Adolfo Pérez Esquivel
1981-2000
- 1981 Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj
- 1982 Alva Myrdal kaj Alfonso García Robles
- 1983 Lech Wałęsa
- 1984 Desmond Tutu
- 1985 Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
- 1986 Elie Wiesel
- 1987 Óscar Arias
- 1988 Paciga Korpuso de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1989 Tenzin Gyatso, Dalai-Lamao
- 1990 Miĥail Gorbaĉov
- 1991 Aung San Suu Kyi
- 1992 Rigoberta Menchú
- 1993 Nelson Mandela kaj Frederik Willem de Klerk
- 1994 Jaser Arafat, Jicĥak Rabin kaj Ŝimon Peres
- 1995 Joseph Rotblat kaj la Konferenco Pugwash
- 1996 Carlos Filipe Ximenes Belo kaj José Ramos-Horta
- 1997 Internacia Kampanjo por la Malpermeso de Grundminoj kaj Jody Williams
- 1998 David Trimble kaj John Hume
- 1999 Kuracistoj sen landlimoj
- 2000 Kim Dae-Jung
2001 - nun
- 2001 Unuiĝintaj Nacioj kaj Kofi Annan
- 2002 Jimmy Carter
- 2003 Ŝirin Ebadi
- 2004 Wangari Maathai
- 2005 Internacia Atomenergia Organizo kaj Mohamed ElBaradei
- 2006 Muhammed Yunus kaj la Gramin Banko fondita de li
- 2007 La Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC) kaj Al Gore
- 2008 Martti Ahtisaari
- 2009 Barack Obama
- 2010 Liu Xiaobo
- 2011 Ellen Johnson Sirleaf, Liberio; Leymah Gbowee, Liberio; Tawakkul Karman, Jemeno
- 2012 Eŭropa Unio
- 2013 Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj (OPCW)
- 2014 Kailash Satyarthi kaj Malala Yousafzai
Bibliografio
- Douglas Draper. Testamento testata // Monato. 2009. № 2. p. 14. (pri la libro Fredrik S. Heffermehl. "Nobels vilje") — ISSN 0772-456 X
- Fredrik S. Heffermehl. Nobels vilje. Eld. Vidarforlaget. Oslo. 2008. 185 p. — ISBN 978-82-7990-074-0. ("La volo de Nobel"; pri la Nobel-pacpremio) [1]
Vidu ankaŭ
- Nobel-premio pri fiziko
- Nobel-premio pri kemio
- Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino
- Nobel-premio pri literaturo