Nobela nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nobela nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Megavitiornis
Specio: M. altirostris
Megavitiornis altirostris
(Worthy, 2000)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nobela nestamasulo aŭ Nobela megapodo (Megavitiornis altirostris), konata ankaŭ kiel Profundbeka megapodo, estas formortinta, nefluga, giganta megapodo kiu estis endemia de Fiĝio. Plej verŝajne ĝi iĝis formortinta pro troa ĉasado tuj post la koloniigo de la Fiĝiaj Insuloj fare de homoj.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genro estas monotipa, kies genra nomo Megavitiornis derivas el la grekaj vortoj mega (granda), viti (Fiĝio), kaj ornis (birdo). La specifa epiteto altirostris devenas el la latinaj altus (alta, sed ankaŭ nobela), kaj rostrum (beko), reference al la eksterordinara granda vertikala dimensio de ties beko. Worthy ankaŭ sugestis, ke “Nobela megapodo” estus taŭga komuna nomo por tiu birdo.[1]

La familio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Worthy, Trevor H. (2000). “The fossil megapodes (Aves: Megapodiidae) of Fiji with descriptions of a new genus and two new species.”, Journal of the Royal Society of New Zealand 30 (4), p. 337–364. [rompita ligilo]