Saltu al enhavo

Nobeoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nobeoka
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 882-8686
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117 711  (2021) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 35′ N, 131° 40′ O (mapo)32.582277777778131.66488888889Koordinatoj: 32° 35′ N, 131° 40′ O (mapo) [+]
Areo 867,97 km² (86 797 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Nobeoka (Gubernio Ehime)
Nobeoka (Gubernio Ehime)
DEC
Situo de Nobeoka
Nobeoka (Japanio)
Nobeoka (Japanio)
DEC
Situo de Nobeoka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nobeoka, Miyazaki [+]
vdr

Nobeoka (japane 延岡市) estas urbego en Gubernio Mijazako, en samnomaj regiono kaj insulo Kiuŝuo en Japanio.

Marborda panoramo en Nobeoka

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 Nobeoka havis populacion de 113 367. En la 1930-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La loĝantaro kulminis en la 1980-aj jaroj, poste senhalte malpliiĝas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Nobeoka situas laŭ rivero inter montoj kaj marbordo. Gubernia sidejo Mijazako (urbo) troviĝas 79, Mijakonoĝo 114, Kagoŝima (urbo) 153, Fukuoka 162, Nagasako 170, ĉefurbo Tokio 819 kilometrojn aere laŭ [1].

Nobeoka estis nomita "Agata" dum 700 jaroj. Fortikaĵo konstruiĝis inter 1601 kaj 1603. Nobeoka estis establita la 1-an de majo 1889 kun la kreado de la moderna municipsistemo, poste ĝi estis levita al urbostatuso en 1933, samtempe la proksimaj urbetoj aliĝis al Nobeoka. Dum la 2-a mondmilito la urbo estis unu el la plej gravaj centroj de armeaj eksplodaĵoj en Japanio. Plurfoje en 1945 usonaj aviadiloj fajrobombis la areon detruante 36% de Nobeoka. Post la milito produktado de la eksplodaĵoj ĉesis. En 2006 kaj 2007 la urbego denove pligrandiĝis kun la najbareco.

En 1923 en Nobeoka signifa fabriko ekfunkciis, poste la areo daŭre evoluis kun aliaj fabrikoj. Nuntempe la plej menciinda estas produktado de sintezaj kaj industriaj fibroj.

En Nobeoka en privata medicina universitato okazas la plej altnivela edukado.

Nobeoka havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la ceteraj komunumoj de Kiuŝuo. Gravas ankaŭ la haveno.

Nobeoka situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 12-22 °C. La jarpluvo averaĝas 2436 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-februaro iomete malpli ofte pluvas, respektive neĝas. La neĝo ne akumuliĝas pro la mara varmiĝa efiko.

Bildoj pri Nobeoka
Loĝdomoj
Strato
Ponto
Botanika ĝardeno
Restaĵo de fortikaĵo
Budho
Muzeo
Universitato
Biblioteko
Administra oficejo
Kultura centro
Kirko
Stacidomo
Poŝto
Banko
Vendejego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans