Nodo (kunigo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj nodoj
  1.  ? angle Yarn knot
  2.  ? angle Manrope knot
  3. Avina nodo
  4.  ? angle Wall and crown knot
  5.  ? angle Matthew Walker knot
  6.  ? angle Shroud knot
  7.  ? angle Turk's head knot
  8. Simpla nodo, Oknodo
  9. Rekta nodo
  10.  ? angle Two half-hitches

Nodo estas maniero kunigi kelkajn kablojn (ŝnurojn, bendojn, fibrojn, fadenojn) per interplektado.

Nodoj estadas por:

  • 1 - Plidikigi finon de kablo;
  • 2 - Kunigi du kablojn;
  • 3 - Kunigi tri aŭ plimulte kablojn;
  • 4 - Fari memstaran buklon;
  • 5 - Kunigi kablon al solidaĵo.

Nodigi plastajn fadenojn estas malfacile ĉar tia fadeno estas tre glita kaj nodo emas meme disnodiĝi. Estas specialaj nodoj, kiuj ne disnodiĝas en plastaj fadenoj.

Nodigi ŝtalajn kablojn kutime ne eblas.

Firmo de kablo kun nodo aŭ de du kunnodigitaj kabloj estas ĉirkaŭ 50% ... 90% de firmo de la fonta kablo.


La vorto nodo havas ankaŭ aliajn sencojn, vidu apartigilon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj