Nogueras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nogueras
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44497
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 1′ U (mapo)41.13194135-1.01420850771Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Alto 861 m [+]
Areo 18,849478 km² ( 188 4.9 478 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nogueras (Provinco Teruelo)
Nogueras (Provinco Teruelo)
DEC
Nogueras
Nogueras
Situo de Nogueras
Nogueras (Hispanio)
Nogueras (Hispanio)
DEC
Nogueras
Nogueras
Situo de Nogueras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nogueras [+]
vdr

Nogueras [noGEras] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. La loknomo Nogueras estas etimologie komprenebla kiel Juglandarbaro; tiukadre aperas juglandarbo en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 119 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Villar de los Navarros kaj Santa Cruz de Nogueras. La urba kerno estas sur 861 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Nogueras kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 28 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]