Nogueruelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nogueruelas
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44414
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 192  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 0° 38′ U (mapo)40.2377581-0.63618510000001Koordinatoj: 40° 14′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 146 m [+]
Areo 99,487951 km² ( 994 8.7 951 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nogueruelas (Provinco Teruelo)
Nogueruelas (Provinco Teruelo)
DEC
Nogueruelas
Nogueruelas
Situo de Nogueruelas
Nogueruelas (Hispanio)
Nogueruelas (Hispanio)
DEC
Nogueruelas
Nogueruelas
Situo de Nogueruelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nogueruelas [+]
vdr

Nogueruelas [nogeRŬElas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Nogueruelas estas etimologie komprenebla kiel Juglandarbetoj; tiukadre aperas juglandarbo en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 63 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie nordoriente laŭ la ŝoseo A-1701 estas Nogueruelas kaj poste Linares de Mora.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro kaj la loĝloko mem staras je 1146 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170.

La militoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazigis negativajn konsekvencojn en Nogueruelas.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Nogueruelas oni malaltiĝis el 1155 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 207 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo kaj paleontologiaj restaĵoj de dinosaŭroj, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]