Saltu al enhavo

Noktoj de Kabiria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noktoj de Kabiria
Dosiero:Photo Giulietta Masina in a scene from Le notti di Cabiria
filmo
Originala titolo Le notti di Cabiria
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 10 maj. 1957, 27 maj. 1957, 16 okt. 1957, 28 okt. 1957
Ĝenro drama filmo
Kameraado Aldo Tonti, Otello Martelli
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Dino De Laurentiis
Scenaro Ennio Flaiano  Tullio Pinelli  Pier Paolo Pasolini  Federico Fellini
Filmita en Kastelo Gandolfo  Cinecittà  Santuario della Madonna del Divino Amore  Acilia
Loko de rakonto Romo
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Giulietta Masina  François Périer  Amedeo Nazzari  Aldo Silvani  Franca Marzi  Dorian Gray  Polidor  Ennio Girolami  Sandro Moretti  Franco Fabrizi  Gianni Baghino  Riccardo Fellini  Amedeo Girard  Dominique Delouche  Mimmo Poli  Leo Catozzo  Mario Passante  Franco Balducci  Nino Milano
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo Grolla d'oro for Best Leading Actress
IMDb
vdr

Noktoj de Kabiria (en itala: Le notti di Cabiria) estas itala drama filmo de 1957 reĝisorita de Federico Fellini en kiu stelulis Giulietta Masina, François Périer, kaj Amedeo Nazzari. Bazita sur historio fare de Fellini, estas filmo kiu temas pri prostitutino de Romo kiu serĉas malsukcese veran amon.

Krom la premio por la plej bonkvalita aktorino en la Kinfestivalo de Cannes por Giulietta Massina, Le notti di Cabiria ricevis la Akademian premion por la plej bonkvalita fremdlingva filmo de 1957.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kabiria (aŭ Kabirja) estas prostitutino kiu celas amon, sed la realo kondukas ŝin al amaferaj seniluziigoj. Ŝia boneco kaj ioma naiveco faras ŝin viktimo de sinsekvaj trompuloj kiuj profitas el ŝi, frapas ŝin ktp. Spite tion, Kabirja iam post spektaklo de magiisto trafas viron kiu promesas al ŝi respektindan estontecon. Ŝi tute entuziasmas, sed kiam ŝi vendas sian malriĉan loĝejon por ekvivi kun li, li montras nedubeblan konduton, ke li deziras nur preni ŝian monon kaj foriri. Sekve ŝi denove revenas al la humiliga etoso de la prostituado, de kiu ŝi jam estis adiaŭinta.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Giulietta Masina kiel Cabiria Ceccarelli
  • François Périer kiel Oscar D'Onofrio
  • Amedeo Nazzari kiel Alberto Lazzari
  • Franca Marzi kiel Wanda
  • Dorian Gray kiel Jessy
  • Franco Fabrizi kiel Giorgio
  • Aldo Silvani kiel la magiisto
  • Ennio Girolami kiel Amleto Pimpulo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]