Noktomeza suno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noktomeza suno

Norde de la norda arkta cirklo dum junio-julio kaj sude de la suda arkta cirklo dum decembro-januaro tute ne subiras la suno, tial ke dum la tuta tagnokto restas hele: tiun fenomenon oni nomas noktomeza suno.

Noktomeza suno ĉe la Norda Kabo
Somera nokto proksime de Skibotn en Norvegio

Se oni staras rekte sur punkto de la arkta cirklo, la suno dum ekzakte unu nokto de la jaro - norde la somera kaj sude la vintra solstico - ne subiras. Noktomeze ĝi atingas plej malaltan pozicion super la horizonto, kaj sekve denove leviĝas. Ju pli oni somere iras norden de la norda arkta cirklo direkte de la norda poluso, aŭ vintre suden de la suda arkta cirklo direkte de la suda poluso, des pli multiĝas la noktoj de noktomeza suno. Ekzakte ĉe la du geografiaj polusoj devus esti hele dum ekzakte duono de la jaro, kaj malhele dum la alia duono. Pro la refrakto de la suna lumo en la tera atmosfero tamen la polusa tago daŭras iom pli ol la duonon de la jaro, kaj la polusa nokto iom malpli.


Sub polusa cirklo

En latitudoj sub arkta cirklo, ĝis 60° de latitudo norde kaj sude, alia fenomeno simile noktomeza suno okazas somere, nome la blanka nokto. Estas nokto kiam suno estas kuŝigita, sed ne sufiĉe por ke la nokto estu nigra. Ĝi povas esti sufiĉe hela por legi libron sen uzi alian lumon. Tiu ĉi fenomeno estas vidita en Skotlando, Rejkjaviko (Islando), Sankt-Peterburgo (Rusio), Rigo (Latvio), Vilno (Litovio), Talino (Estonio) aŭ Helsinko (Finnlando) kaj laŭ la arktaj bordoj de Rusio de la Finnlanda landlinmo ĝis Beringa Markolo, pasanta per nordo de Siberio aŭ ankoraŭ en Anchorage (Alasko) kaj granda-nordo de Kanado kaj en plejparto de sudo de Gronlando.