Nola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nola
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kampanio (2005)
Provinco NA Napolo (2005)
Geografia situo 40° 56′ N, 14° 32′ O (mapo)40.93333333333314.533333333333Koordinatoj: 40° 56′ N, 14° 32′ O (mapo)
Alto super marnivelo 34 m [+]
Areo 39 (2005) km²
Loĝantaro 33 629 (2023)
Loĝdenso 858 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Piazzolla, Polvica (2005)
Najbaraj komunumoj Acerra, Camposano, Casamarciano, Cicciano, Cimitile, Liveri, Marigliano, Ottaviano, Palma Campania, Roccarainola, San Felice a Cancello (CE), San Gennaro Vesuviano, San Paolo Bel Sito, San Vitaliano, Saviano, Scisciano, Somma Vesuviana, Visciano (2005)
Patrono Sankta Felikso (fakte ekzistas du samnomaj, samurbaj sanktuloj)
Festa tago 15-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj nolani
Poŝtkodo 80035
Imposta kodo F924
Kodo laŭ ISTAT 063050
Telefona prefikso 081
Retpaĝo http://www.comune.nola.na.it/
Loko en mapo
vdr

Nola estas komunumo de Italio.

Historio

Dum la Dua Punika milito romia soldataro gvide de la generalo Marcus Claudius Marcellus sukcese malebligis tri atakojn de la armeo Hanibalo en la jaroj -216 ĝis -214 al la urbo. En Nola mortis en la jaro 14 la unua romia imperiestro Aŭgusto. Fine de la 3-a jarcento la kristanaj sanktuloj Felikso de Nola kaj Paŭlino de Nola agis en la urbo, kiu ekde la fino de la 1-a jarcento estis sidejo de kristana episkopo: ankaŭ la unua episkopo de la diocezo nomiĝis Felikso - li mortis martire kaj same iĝis kristana sanktulo, tiel ke la urbo sekve estas la hejmo de du samnomaj sanktuloj Felikso. La katedralo datiĝas de la 15-a jarcento. En 1548 la filozofo Giordano Bruno naskiĝis en la urbo. En la antikva epoko, cetere la urbo Pompejo, en 79 detruita per erupcio de la vulkano Vezuvio, estis la haveno de Nola.

La katedralo