Nomiĝo de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo "Kanado" venis el Irokva vorto, canada, signifante "vilaĝo". [1] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko.

Mapoj faritaj de fruaj Eŭropaj esploristoj montras, ke la nomo "Rivero Kanado" estis donata al la Rivero Otavo kaj la Rivero Sankta Laŭrenco sub Montrealo. Kredebla hipotezo estas ke la riveron oni nomis laŭ la vilaĝo sur ĝiaj bordoj, kaj la ĉirkaŭan landon laŭ la rivero per kiu oni esploris ĝin.

En 1867, la British North America Act kreis unu dominion sub la nomo de Kanado ("one Dominion under the Name of Canada"). Oni elektis la termon "Dominio" antstataŭ "reĝlando" por ne malkontentigi la kontraŭmonarĥisman Usonon, kaj por marki la econ de Kanado kiel sinreganta ero de la Brita imperio. Ĝis la jaroj 1950-oj, la termo "Dominio de Kanado" (""Dominion of Canada"") uziĝis kutime por la lando, kaj deposte la Dominia Gobernio komencis nur uzi "Kanado". Tio estis por rekonigi la Kanadan aŭtonomion disde Britio, kvankam iuj kritikuloj insistis ke la rekta nomo de la lando estus daŭre "Dominio de Kanado". La lasta granda ŝanĝo estis kiam oni renomigis la nacian feritagon de "Dominia Tago" ("Dominion Day") al "Kanada Tago" ("Canada Day") en 1982.