Nominativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:21, 8 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Nominativo estas gramatika kazo en la lingvoj, kiuj havas deklinacian sistemon. Subjekto estas vorto aŭ vortoj kiu plejparte estas en la nominativo.

En Esperanto, nominativo estas markata per t. n. "nula morfemo": foresto de finaĵo -n, kio distingas ĝin de la markita per la finaĵo -n akuzativo. Al nominativo kondukas demando per kiokiu.

La vorto devenas de la latina "nominare" = nomi.