Nomoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la nomosoj de Malsupra Egiptio.

Nomoso (el la greka lingvo Νομός por "distrikto") estis administra teritoria subdivido en Antikva Egiptio. La hodiaŭa uzado de la greka vorto nome anstataŭ la egipta vorto sepat originis pro la ptolemeida periodo. Grekoj estis fascinitaj de Egiptio kaj kreis multajn historiajn dokumentojn pri tiu lando. Tiuj fontoj estis pli facile alireblaj al modernaj okcidentaj historiistoj, kiuj do akceptis la grekan dirmanieron.