Non, je ne regrette rien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édith Piaf.

Non, je ne regrette rien estas franca kanto komponita en 1956, rekonata pro la interpreto de la tutmonde fama kantistino Édith Piaf[1] la 10-an de novembro 1960. La teksto estis verkita de Michel Vaucaire, la muziko komponita de Charles Dumont kaj ĝia titolo tradukeblas kiel "Ne, mi bedaŭras nenion".

Piaf dediĉis ĝian interpreton al la Franca Fremdula Legio.[2] En la momento kiam ŝi ekkantis kaj surbendigis la kanton, Francio troviĝis en militista konflikto, la Alĝeria Milito de Sendependeco (1956-1962), kaj la legio, kiu premis por ŝtatpuĉo kontraŭ la civila registaro de Alĝerio altrudita de De Gaulle, la Fremdula Legio adoptis la kanton kiam la rezistado estis rompita en aprilo 1961.[3]

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

La kanto estis interpretita poste de diversaj artistoj kaj estis uzita de Bad Boys Blue, Johnny Hallyday, Tina Arena, Isabelle Boulay, Dalida (en itala kaj en hispana lingvoj), Raphael, Estela Raval, Vicky Leandros (en germana lingvo), Les Garçons Bouchers, Garou, Patricia Kaas, Mireille Mathieu, Marc Lavoine, Nicole Martin, Amy Diamond, la franca regea grupo Danakil, en la turniro de 2009, Julie Pietri, Elena Roger, Rammstein, Marie-Chantal Toupin, In-Grid, Natasha Saint-Pier, Cássia Eller, Javiera Mena, inter aliaj. Ĝi estis la muzikaĵo kiu metis finon al la biografia filmo pri Piaf, "La vivo rozkolora" kies ĉefrolulo estis Marion Cotillard kaj kiu gajnis la Oskar-premion pro ĝi en 2007.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Interpreto de la kanto
  2. Cooke, James J. (1990). Alexander Harrison, Challenging de Gaulle: The O.A.S. and the Counterrevolution in Algeria, 1954–1962. The International Journal of African Historical Studies. Boston: Boston University African Studies Center.
  3. Porch, Douglas (1991). The French Foreign Legion: A Complete History. London: Macmillan. ISBN 0-333-43427-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]