Noréaz FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Noréaz FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Noréaz.

Noréaz
Blazono de Noréaz
Blazono de Noréaz
Blazono de Noréaz
Noréaz
Noréaz
Noréaz
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 5″ N 7° 1′ 39″ O / 46.80139 °N, 7.02750 °O / 46.80139; 7.02750 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 5″ N 7° 1′ 39″ O / 46.80139 °N, 7.02750 °O / 46.80139; 7.02750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 566
Areo 6,90 km²
Alteco 638 m super marnivelo
Poŝtkodo 1757
Komunumkodo 2213
Mapo de Noréaz
Mapo de Noréaz
Mapo de Noréaz
vdr

Noréaz estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 566 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Noréaz situas en la Friburga Mezlando, proksimume 10 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo sur la montetoj inter la ebenaĵo de Brojo en nordo kaj la valo de Glano en sudo. En sudo de la komunumo situas la lageto de Seedorf. La komunumo konsistas el la vilaĝo Noréaz (sur alteco de 638 m s.m. en la centro de la komunumo) kaj la vilaĝetoj Seedorf (sur alteco de 622 m s.m. apud la lageto en sudoriento de la komunumo) kaj Echeseby (sur alteco de 632 m s.m. en nordokcidento de la komunumo), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,90 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 63,3% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Noréaz limas en nordo al Ponthaux, en nordoriento al Autafond, en oriento al Chésopelloz, en sudoriento al Avry, en sudokcidento al Prez-vers-Noréaz, kaj en okcidento al Montagny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Noréaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj de siaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo a12 situas proksimume 7 kilometrojn sudoriente de la komunumo. Per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Nierlets-les-Bois ĝi estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Noréaz datiĝas el la jaro 1134 kiel Noarea. Dum mezepoko Noréaz apartenis al la Senjorujo Montagny. Dum la milito inter Friburgo kaj Savojo en la jaro 1447 la vilaĝo Noréaz estis rabobruligita de Friburgo. Poste ĝi apartenis kun interrompo de 1627 ĝis 1638, kiam ĝi dum kelkaj jaroj estis parto de la Malnova Kamparo de Friburgo, ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Montagny. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Noréaz apartenis al la distrikto Payerne, tiam ĝis 1817 al la distrikto Montagny kaj poste ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 al la distrikto Friburgo. Sub la nova konstitucio ĝi fariĝis parto de la distrikto Sarino.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]