Norbert Növényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norbert Növényi
Persona informo
Naskonomo Nottny-Növényi Norbert
Naskiĝo 15-an de majo 1957 (1957-05-15) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo piedbatoboksisto • miksbatalartisto • amatora luktisto • boksisto • filmaktoro • luktisto
vdr

Norbert Növényi [novEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Növényi Norbert estas hungara luktisto, trejnisto, olimpika ĉampiono, aktoro. Lia origina nomo estis Nottny-Növényi Norbert, lia neuzita persona nomo estis Rezső [reĵO].

Norbert Növényi[1][2] naskiĝis la 15-an de majo 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Norbert Növényi komencis sportadi jam en sia aĝo 3. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, akiris metion pri aŭtomuntado, fine trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo en 1986. Dum lernado li ĉiam estis aktiva sportisto. Li estis hungara ĉampiono inter 1979-1984 kaj en 1992, monda ĉampiono en 1987, olimpika ĉampiono en 1980 en pluraj luktaj sportbranĉoj. Li finis sian sportan karieron en 2018 kun venko. Intertempe li estis ankaŭ trejnisto kaj akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Mária Gór Nagy kaj plian diplomon en 2007 en Universitato Reĝo Sankta Stefano. Li estis videbla en filmoj, kelkfoje sur scenejoj. Li ricevis premiojn inter 1980-2009. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn en 1984 kaj 2000, la dua naskis filon en 2009.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vörös zsaru (1988) - Sacha
  • Zimmer Feri (1998) - Csárli
  • Taxidermia (2006) - onklo Ottó
  • Tékasztorik 2 (2020) - onklo Bandi

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szeszélyes évszakok (serio, 1988-1992) - pluraj roloj
  • Familia Kft. (serio, 1997) - Erdélyi
  • Harry Potter és a bölcsek köve (2005) - Hagrid
  • Hacktion (serio, 2013) - Mocsári

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kódolt sport. Szakmai hitvallásom (2010)
  • Kódolt sport. Amit a sportról tudni kell (2014)
  • A Növényi (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]