Nord-Gjeongsang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Provinco Nord-Gjeongsang

South Korea-North Gyeongsang.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Andong (안동시)
Areo 19 030 km²
Loĝantaro 2 739 179 (takso de 2011)
Loĝdenso 144 loĝantoj/km²
ISO-kodo KR-47
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Nord-Gjeongsang (koree en korea alfabeto 경상북도, en la angla reviziita latinliterigo de la korea Gjeongsangbuk-do, en kio buk indikas la adjektivon "suda", prononco laŭ sistemo IFA kjʌŋ.saŋ.buk̚.t͈o, proksimume [kjan san buk do], en ĉina skribo 慶尙北道), mallongigata Gjeongbuk (kjʌŋ.buk̚), estas unu el 9 provincoj de Sud-Koreio. Administra centro estas la urbo Andong (안동시). Laŭ la normo ISO 3166-2 la kodo de la provinco estas KR-47. La provinco kovras areon de 19 030 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ takso de la jaro 2011 en ĝi vivis 2 739 179 loĝantoj - tio rezultigas loĝdenson de po 144 homoj laŭ kvadrata kilometro.

Ĝi estas unu el kvin administraj unuoj, kiuj ekestis el la historia provinco Gjeongsang - la aliaj estas la provinco Sud-Gjeongsang, kaj la sendependaj urboj Pusano, Teguo kaj Ulsan.