Nord-Hamgjong
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Nord-Hamgjong | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 54′ N, 129° 24′ O (mapo)41.903129.408Koordinatoj: 41° 54′ N, 129° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20345 km² (2 034 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nord-Hamgjong (Hamgjong-pukto) estas provinco de Nord-Koreio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La provinco estis kreita en 1896 ekde la norda duono de la antikva provinco Hamgjong, estinte provinco de Koreio ĝis 1945, poste iĝis provinco de Nord-Koreio. Ĝia ĉefurbo estas Ĉongjin. Aliaj gravaj urboj estas Horjong kaj Kimĉekurbo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La provinco limas sudokcidente kun Sud-Hamgjong, okcidente kun Rjanggang kaj nordoriente kun la urbo Rason, teritorio kiu disiĝis de Nord-Hamgjong en 1993. Norde troviĝas la internacia landlimo kun la Ĉina Popola Respubliko limigata de la rivero Tumeno. La Japana Maro etendiĝas oriente.