Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco
Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio
Administraj unuoj Adigeio, Astraĥana provinco, Ĉeĉenio, Dagestano, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Krasnodara regiono, Nord-Osetio, Rostova provinco, Stavropola regiono
Parto de Skita plato
Inkludas Indolo-Kubana, Okcidento-Antaŭkaŭkaza, Centro-Stavropola, Karpinskij-kresta, Oriento-Antaŭkaŭkaza, Tereko-Kaspia naftogasaj distriktoj, Azova naftogasa sektoro
Areo 200 mil km²
Naftogasaj kompleksoj triasa, ĵurasia, frukretonia, malfrukretonia, paleogena, neogena
Ekspluatado ekde 1864
Naftogasaj minejoj la Nord-Stavropolo-Pelagiada, Leningrada, Berezanska, Kanevska, Nekrasovska, Starominska, Mirnenska, Anastasijeva-Troicka, Dmitrijevska
vdr


La Nord-Kaŭkaza naftogasa provinco estas naftogasa provinco, kiu troviĝas ene de la limoj de Krasnodara regiono, Stavropola regiono, Adigeio, Kabardio-Balkario, Nord-Osetio, Ĉeĉenio, Inguŝio, Dagestano, sudaj partoj de Rostova kaj Astraĥana provincoj kaj tiu de Kalmukio. Nord-okcidente ĝi disvastiĝas al la Azova maro kaj Krimea duoninsulo, sud-oriente etendiĝas al la Kaspia maro. En Rusio ĝia areo estas 200 mil km².

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La provinco ligiĝas al la mezozoiko-kenozoika Skita plato kaj al limantaj al ĝia suda rando randaj fleksejoj de la Granda Kaŭkazo.

La fundamento sur la ĉefa parto de la provinca teritorio konsistas el paleozoikaj rokaĵoj, en antaŭmontaro de Kaŭkazo ĝin formas rokaĵoj de frua paleozoiko kaj rifeano, nord-okcidente — antaŭrifeanaj granito-gnejsoj, norde — rokaĵoj de la malfrua paleozoiko. La fundamento aperas sur la tera surfaco en la Donecka orogenezo kaj subteriĝas direkte al Granda Kaŭkazo je profundeco ĝis 10 km kaj pli.

La malfrupermia-triasa transira komplekso estas prezentita de la terigenaj (ruĝkoloraj kaj grizkoloraj), karbonataj kaj efuziaj rokaĵoj.

La platforma kapoto estas formita de la terigenaj, karbonataj, en antaŭmontaro de Kaŭkazo — de la evaporitaj mezozoiko-kenozoikaj (triaso — neogeno) rokaĵoj. En la kapota strukturo oni povas distingi jenajn grandajn strukturajn elementojn: la Indola-Kubana kaj Tereko-Kaspia randaj fleksejoj, Orient-Kubana kaj Ĉernoleska enpremiĝejoj, Centro-Stavropola levaĵo, Adigeia kaj Dagestana elstaraĵoj, Ejsko-Berezanska muro, Timaŝevska ŝtupo, Rostova, Ĉekuma kaj Sud-Dagestana levozonoj, Nogaja ŝtupo.

Naftogasaj kompleksoj[redakti | redakti fonton]

La triasa[redakti | redakti fonton]

En la karbonataj sedimentaĵoj de la frua triaso naftokuŝejoj estas malkovritaj en Orienta Antaŭkaŭkazo je profundeco pli ol 3600 metroj kaj en grejsoj de la meza kaj malfrua triaso en Okcidenta Antaŭkaŭkazo.

La ĵurasia[redakti | redakti fonton]

Tiun komplekson konsistigas kelkaj formaciaĵoj:

  • la terigena (la frua kaj meza ĵurasio) dika ĝis 500 metroj;
  • la karbonata (la malfrua kalovio — frua kimeriĝiano) dika ĝis 1500 metroj;
  • la evaporita (kimeriĝiano — titoniano) dika pli ol 2000 metroj.

La evaporita formaciaĵo servas kiel fluidbloka kovrilo kaj regas distribuadon de la kuŝejoj de nafto kaj hidrogensulfida gaso en la subaj tavoloj.

Entute en la ĵurasiaj sedimentaĵoj estas malkovritaj pli ol 100 etaj naftaj kaj gasokondensataj kuŝejoj.

La frukretonia[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el grejsoj kaj alaŭrolitoj, kovritaj de la argiloj de la aptiano-albiana periodoj.

En Okcidenta Antaŭkaŭkazo estas malkovritaj grandaj gasokondensataj minejoj (la Leningrada, Kuŝĉjovska, Mirnenska kaj aliaj). En Orienta Antaŭkaŭkazo pli gravan rolon ludas karbonatoj.

La malfrukretonia[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi komplekso dikas ĝis 300 metroj kaj estas kovrita de la majkopaj argiloj. La komplekso estas ĉefe naftohava en Orienta Antaŭkaŭkazo, kie estas malkovritaj pli ol 50 kuŝejoj de nafto, kaj la gasohava en la centra kaj okcidenta partoj.

La paleogena[redakti | redakti fonton]

Tiu komplekso estas dika 1600 ĝis 4000 metroj, ĉefe argila kun intertavoloj de grejsoj kaj aleŭrolitoj. En la Stavropola volbo en la ĥadumska grejsa horizonto estas trovita la plej granda en Norda Kaŭkazo gasminejo — la Nord-Stavropola. La poreco de la grejsoj estas 13 ĝis 43%, penetreco — 20 ĝis 1600 mD.

La neogena[redakti | redakti fonton]

Tio estas la grejso-argila komplekso dika ĝis 2000-3000 metroj, kiu inkluzivas malmultajn intertavolojn de kalkoŝtono kaj dolomito. Spureblas ĝis 16 naftogasohavaj grejsaj horizontoj. Ilia poreco estas 13-18%, penetreco — 20-30 mD.

Naftogasaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la provinco estas la Indolo-Kubana, Okcidento-Antaŭkaŭkaza, Centro-Stavropola, Karpinskij-kresta, Oriento-Antaŭkaŭkaza, Tereko-Kaspia naftogasa distrikto kaj la Azova naftogasa sektoro.

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

La provinco estas inter la plej bone esploritaj en Rusio. En la regiono funkcias reto de naftaj kaj gasaj kondukiloj. Gaselminigaj centroj funkcias en Krasnodara regiono, Stavropola regiono, Dagestano. Estas konstruitaj tri subteraj gasdeponejoj (inkluzive tiujn en la Nord-Stavropola kaj Kuŝĉevska minejoj).

La unua industrie grava nafto el potoj de la provinco estis elminigita en 1864 en minejo Kudaĥo (Krasnodara regiono). En 1893 estis malkovrita la Malnov-Grozna naftominejo. En 1915 en la Malgobek-Voznesensko-Alĥazovska minejo estis malkovrita kuŝejo de libera gaso. Entute estis trovitaj 162 minejoj kun komuna kapacito 1 triliono da kubaj metroj da gaso kaj 202 naftominejoj. La plej grandaj minejoj estas: la Nord-Stavropola-Pelagiadina, Leningrada, Berezanska, Kanevska, Nekrasovska, Starominska, Mirnenska, Anastasijeva-Troicka, Dmitrijevska.

La plej grandaj minejoj jam estas preskaŭ tute elĉerpitaj, ĉar ĝis 2003 estis elminigitaj 68 % de la konataj gaskuŝejoj. Ĝis tiu tempo oni elminigis 680 miliardojn da kubaj metroj da gaso ka 850 milionojn da tunoj da nafto. Pli ol 20 % de la restintaj gaskuŝejoj (70 miliardojn da kubaj metroj) troviĝas en la gasĉapo de la Anastasijevsko-Troicka naftogasa minejo kaj estas elminigotaj nur post plena elminigo de la nafto. Komence de la 2000-aj jaroj oni elminigis ĉiujare proksimume 3 miliardojn da kubaj metroj da gaso kaj 2,9 milionojn da tunoj da nafto.

Naturgaso de la mezozoikaj kompleksoj estas kondensata kaj konsistigis 190 miliardojn da kubaj metroj (en 2003). Averaĝa enhavo de la kondensato egalis al 50 gramoj por kuba metro.

En la provinco estas malkovritaj 23 minejoj de la sulfidacida gaso kun komuna kapacito je 50 miliardoj da kubaj metroj. Averaĝa enhavo de la sulfida acido estas 1,82 % de la volumeno. Hidrogena sulfido ĉeestas en la gasoj de plejmulto da dagestanaj minejoj, inkluzive de la Ŝamĥal-Bulaka minejo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ступаков, В. П.. [2004] Р. И. Вяхирев: Северо-Кавказская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 397. ISBN 5-85270-327-3.