la sportpafisto Ri Ho-jun en la somera Olimpiko 1972 kontribuis la entute unuan nordkorean ormedalon
Sportistoj de la politike tre fermita lando Nord-Koreio unue en 1964 partoprenis vintran olimpikon - ekde la jaro 1972 oficiala nord-korea teamo laŭ permeso de la tre strikta ŝtata registaro rajtas partopreni la somerajn olimpikojn, kaj nur maltrafis tri eventon ekde tiam: en 1984, kiam ĝi aliĝis al la sovetunia bojkoto de la evento en Usono, en 1988, kiam ĝi bojkotis la ludojn en Sud-Koreio, kaj en 2020/2021, kiam oni citis timojn pri la kronvirusa pandemio. En vintraj olimpikoj nur kun interrompoj estis nord-koreaj partoprenantoj, kiuj kontribuis po unu bronzan medalon en 1964 kaj 1992. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2016, la teamo sume atingis 16 orajn, 17 arĝentajn kaj 24 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 48-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La ŝtate kontrolata Olimpika Komitato de Nord-Koreio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1953 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1957.