Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj
ekoregiono
Oued massa.JPG

Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Laguno de Masa-Oedo, en Maroko.

La nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de norda Afriko. Ĝi konstituas la nordan randon de Saharo kaj najbaras la ekoregionojn de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj kiuj troviĝas en Magrebo kaj Cyrenaica. Vintraj pluvoj subtenas arbustarojn kaj sekajn duonarbarojn kiuj konstituas transiron inter la regionoj kun mediteranea klimato norden, kaj la plenarida sahar-dezerta ekoregiono suden. Ĝi kovras 1 675 300 kvadratajn kilometrojn en Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maŭritanio, Maroko, Tunizio, kaj Okcidenta Saharo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Dezerto en Regiono Adrar.

En la interdunaj depresioj vegetas arbustoj de Retama raetam, lotusozizifo, Genista saharae, Calligonum comosum kaj kelkaj arbospecioj (Acacia raddiana, Acacia seyal, Pistacia atlantica, Tamarix aphylla, Calligonum azel, Calligonum arich). En la depresioj de la uedoj ekzistas endemiismojn kiel Panicum turgidum, Pithuranthos sp., Neurada procumbens, Anastatica hyrochuntina, aŭ Astragalus gombo. La hamadoj ankaŭ havas siajn endemiajn speciojn, kiel Pithuranthos chloranrhus, Helianthemum lippii, Gymnocarpos decander, Helianthemum kahirikum, Anabasis aretioides kaj Arthrophytum schmittianum.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Konservada stato de ekoregiono
Listo de ekoregionoj en Maroko


Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Jordanio.svg Jordanio, Flago-de-Omano.svg Omano, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio, Flago-de-Sirio.svg Sirio, Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Flago-de-Jemeno.svg Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio, Flago-de-Maroko.svg Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Libio.svg Libio, Flago-de-Maroko.svg Maroko, Flago-de-Tunizio.svg Tunizio, Flago-de-Okcidenta-Saharo.svg Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Irako.svg Irako, Flago-de-Israelo.svg Israelo, Flago-de-Jemeno.svg Jemeno, Flago-de-Jordanio.svg Jordanio, Flago-de-Omano.svg Omano, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Sudano.svg Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto Flago-de-Irano.svg Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Sudano.svg Sudano
PA1330 Taklamakano Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Libio.svg Libio, Flago-de-Sudano.svg Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]