Norda Kanalo (Britio kaj Irlando)
| Norda Kanalo | ||
|---|---|---|
| markolo [+] | ||
| Akvejo | Skota Maro, Irlanda maro | |
| Koordinatoj | 55° 3′ 27″ N, 5° 37′ 19″ U (mapo)55.0575-5.62194Koordinatoj: 55° 3′ 27″ N, 5° 37′ 19″ U (mapo) | |
| Longo | 170 km (106 mi) | |
| Minimuma larĝo | 20-40 km | |
![]() |
||
| Norda Kanalo | ||
La Norda Kanalo ( irlande kaj skotgaele Sruth na Maoile, skote the Sheuch [1], angle Straits of Moyle, Sea of Moyle aŭ North Channel) estas plilongigo de la Irlanda Maro kaj apartigas Skotlandon de Nord-Irlando. Tamen, la Norda Kanalo estas parto de la Skota Maro. [2]
Ĉe sia norda elirejo, inter Mull of Kintyre kaj Fair Head proksime de Ballycastle, la Norda Kanalo estas ĉirkaŭ 24 km larĝa, sed ĉe sia plej mallarĝa punkto, inter Mull of Kintyre kaj Torr Head, ĝi estas nur 21 km larĝa. Inter la nordirlanda marbordo oriente de Bangor kaj Stranraer, la Norda Kanalo estas ĉirkaŭ 40 km larĝa. La plej profunda punkto, je ĉirkaŭ 300 metroj, nomiĝas la Digo de Beaufort. [3]
La malgranda nordirlanda insulo Rathlin kuŝas en la Norda Kanalo.
La Norda Kanalo estas itinero de la Ocean's Seven.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dictionaries of the Scots Language:: SND :: sheuch. Arkivita el la originalo je 25 July 2021. Alirita 10 March 2021 .
- ↑ 3. THE ENVIRONMENT OF THE CLYDE SEA (la 7-an de majo 2021).
- ↑ 2007 annual report Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine Tourism Ireland. alirita la 9-an de aŭgusto 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BBC – Norda Irlando – Mallonga Historio (alirita la 4-an de marto 2007)





