Norda Literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Norda Literaturo
Norda Literaturo
Norda Literaturo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1934
Urbo Jelgova
Eldoninto Kriŝjanis Strazds
vdr

Norda Literaturo estus estinta multvoluma verko eldonita en 1934 en Jelgava, redaktita de Talivalds Indra, kun celo prezenti la literaturon de Norda Eŭropo, sed pro manko de pluaj kontribuoj aperis nur du kajeroj, kun tradukoj el la latva kaj unu el la estona. Tiel la du kajeroj fariĝis fakte antologio limigita al la latva literaturo. La eldonisto estis Kriŝjanis Strazds.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kajero I
  • Jānis Akurāters: Amikeco (el la latva N. Ķurzēns)
  • Jānis Akurāters: Nokta promeno (el la latva Ko So)
  • Rudolf Blaūmanis: Sub ombro de l' morto (el la latva T. Indra)
  • Jānis Akurāters: Curriculum vitae (el la latva Ko So)
  • August Gailit: Homlupo (el la estona Henrik Seppik)
Kajero II
  • J. Jaunsudrabiņš: Tajloroj (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: Ĵetilo (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: Globrulado (el la latva Ko So)
  • Jānis Akurāters: La ĉasado (el la latva Ali)
  • P. Rozītis: Kerim Orbalai-Ogli (el la latva A. Kažoks)
  • J. Ezeriņš: Du kaj du (el la latva N. Ķurzēns)
  • J. Jaunsudrabiņš: Rememoro (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: En brokantejo (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: Balo (el la latva Ko So)
  • J. Jaunsudrabiņš: La maljuneco (el la latva Ko So)
  • J. Ezeriņš: Doganisto kaj fariseo (el la latva N. Ķurzēns)
  • J. Jaunsudrabiņš: Ĉe la homoj (el la latva N. Ķurzēns)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]