Norda Poluso-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Norda Poluso-1 (en rusa Северный полюс-1) estis la unua sovetunia surglacia stacio en la Arkta Oceano, ĉefe uzata por esplorado.

Norda Poluso-1 estis establita la 21an de majo 1937 kaj oficiale malfermiĝis la 6an de junio je 20 km el la Norda Poluso fare de la ekspedicio en de altaj latitudoj Sever-1, estrita de Otto Schmidt. La ekspedicio estis transportita aviadile zorge de Mark Ŝevelev. "NP-1" funkciis dum 9 monatoj, dum kiuj la flosglacio veturis 2850 km. La komandanto de la stacio estis Ivan Papanin. La 19an de Februaro 1938 la sovetaj glacirompiloj Tajmir kaj Murman elportis la kvar polusesploristojn el la stacio ĉe la orienta marbordo de Gronlando. Ili alvenis en Leningrado la 15an de Marto per la glacirompilo Jermak.[1]

La ekspedicianoj, nome hidrobiologo Pjotr Ŝirŝov, geofizikisto Jevgenij Fjodorov, radiofoniisto Ernst Krenkel, kaj la komandanto Ivan Papanin,[2] ricevis la premion Heroo de Sovetunio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (19 February 2013) “[1]”, Мурманский Вестник (Rusa).  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2015-09-13.
  2. North Pole Drifting Stations (1930s-1980s). Woods Hole Oceanographic Institution (2011-08-17). Alirita 2012-01-08.