Norda Vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Norda Vento
Norda Vento
Norda Vento
Aŭtoro Frigyes Karinthy
Eldonjaro 1926
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 96
vdr

Norda Vento [1][2] estas novelkolekto de Frigyes Karinthy. Ĝin tradukis el la hungara Károly Bodó. La 96-paĝa libro aperis en 1926 kiel numeroj 7/8 en la serio de Biblioteko Tutmonda ĉe Rudolf Mosse en Berlino.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La rakontaro estas pli ol amuzaĵo kaj la aŭtoro multkapabla pensvekanto. Bona traduko. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 64
Citaĵo
 Bona traduko sed kun 60 novaj vortoj, ne ĉiuj necesaj.
Strangaj skizoj parte memorigantaj la fantaziaĵojn de Allen Poe estas interesaj, kelkfoje malfacile kompreneblaj koncerne la veran kernon kiu restas en mistika mallumo. 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝo 624

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4185, paĝo 369.
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Leon Courtinat, paĝo 624

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]