Saltu al enhavo

Norda jakanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda jakanao
En Kostariko
En Kostariko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Jacana
Specio: Norda jakanao J. spinosa
Linnaeus 1758
Jacana spinosa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Norda jakanaoSprona jakanao, laŭ la scienca nomo Jacana spinosa, estas vadbirdo de familio de Jakanaedoj kaj ordo Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta reproduktanto el marborda Meksiko al okcidenta Panamo, kaj en Kubo, Jamajko kaj insulo Hispaniolo. Ĝi foje reproduktiĝas en Teksaso, Usono.

La jakanaoj estas grupo de birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas troveblaj tutmonde en la tropika zono.

Jacana jacana - cropped illustration.jpg
Jacana spinosa
Ovoj de Jacana spinosa - Muzeo de Tuluzo

Tiuj birdoj da tiu specio estas facile videblaj kaj nekonfuzeblaj. Ili estas 17-23 cm longaj, sed la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Plenkreskuloj havas ruĝbrunajn dorson kaj flugilkovrilan plumaron, kaj la ceteron de la korpo ĉefe nigran. Dumfluge estas videblaj verdflavaj flugilplumoj. La flava beko estas simila al tiu de galinolo ĉar iĝas ruĝaj ŝildo kaj bridoj aŭ barboj kaj la kruroj kaj la longegaj fingroj estas palflavaj. Estas longa akra sprono en mezo de flugiloj, kio nomigas la specion per scienca nomo.

Junuloj dekomence havas entute blankajn subajn partojn kaj povas esti klasitaj pro tiu koloro.

Tiu specio estas tre simila al Nigra jakanao, Jacana jacana, kun kiu koincidas en Panamo, kaj kiu estis antaŭe konsiderita samspecia kaj nur alia formo. La ĉefaj diferencoj estas, ke Nigra jakanao havas ruĝajn frontan ŝildon kaj barbojn -anstataŭ flavan ŝildon-, kaj ne havas la brunecan nuancon de la ventra plumaro, kiun havas Norda jakanao. Tamen junuloj estas malfacile diferenceblaj ĉar junuloj de Nigra jakanao ne havas disvolvigitan ŝildon.

Tiu specio lanĉas bruan vibreman alvokon.

La Norda jakanao aŭ Sprona jakanao manĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj semojn plukitajn inter la flosanta plantaro aŭ el la akvosurfaco.

La ino demetas kvar nigromarkitajn brujnan ovojn en flosebla nesto. La masklo, kiel en aliaj jakanaoj kaj kelkaj aliaj familioj de vadbirdoj kiel la falaropoj, respondecas pri kovado kaŝante po du ovojn sub ĉiu flugilo kaj la brusto. La inoj estas multedzaj aŭ poliandriaj, kaj helpos defendi nestojn de ĝis kvar edzoj. Pro tio lokaluloj nomigas tiun inon prostituinan birdon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]