Saltu al enhavo

Norda kardinalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda kardinalo
Iĉo de Norda kardinalo en Central Park, Novjorko, Usono.
Iĉo de Norda kardinalo en Central Park, Novjorko, Usono.
Ino de Norda kardinalo en Central Park, Novjorko, Usono.
Ino de Norda kardinalo en Central Park, Novjorko, Usono.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Veraj kardinaloj Cardinalis
Bonaparte, 1838
Specio: Norda kardinalo Cardinalis cardinalis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Tutjara arealo de norda kardinalo
Tutjara arealo de norda kardinalo
Tutjara arealo de norda kardinalo
Subspecioj

Vidu tekston

Sinonimoj
  • Loxia cardinalis Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Norda kardinalo (Cardinalis cardinalis), ankaŭ iam nomata ruĝa kardinalo aŭ simple kardinalo, estas birdo el genro Cardinalis. Ĝi estas la plej konata kaj ikona birdo el sia familio Kardinaledoj, kiu donis al ĝi la nomon. Nordaj kardinaloj renkonteblas en granda arealo, de sud-eosta Kanado tra eosta Usono, de Majno ĝis Minesoto, Teksaso, Novmeksiko, suda Arizono, suda Kalifornio, kaj tra Meksiko ĝis Belizo kaj Gvatemalo. Ĝi estas ankaŭ enkondukita al kelkaj lokoj ekster la natura arealo, ekzemple al Bermudo kaj ĉiuj grandaj insuloj de Havajoj, kien ĝi estas alportita en 1929. Ĝiaj habitatoj estas diversaj kaj inkludas arbarojn, marĉojn, arbustarojn, kaj artefaritajn habitatojn kiel ĝardenoj. Usonaj subŝtatoj Ilinojso, Indianao, Kentukio, Norda Karolino, Ohio, Virginio, kaj Uesta Virginio deklaris nordan kardinalon subŝtata birdo.

Norda kardinalo estas mezgranda paseroforma kantobirdo, 21–23 cm longa, kun rimarkebla kresto sur kapo. Kiel plejparto de kardinaledoj, norda kardinalo javas grandan seksan duformismon je kolorigo de plumaro: inoj estas olivkoloraj kun ioma oranĝeca nuanco kaj havas grizan maskon ĉirkaŭ la beko, dum iĉoj havas kardinalan koloron (nuancon de la ruĝa asociita kun sutanoj de katolikaj kardinaloj) kaj iliaj maskoj estas profunde nigraj. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas rimarkeblajn oranĝece-ruĝajn bekojn. Junuloj aspektas kiel inoj, sed iliaj bekoj estas malhele grizaj.[2]

Norda kardinalo estas plejparte semmanĝanta, sed ĝi volonte fortikigas sian dieton per insektoj kaj fruktoj. Iĉoj estas teritoriaj, markante sian teritorion per kanto. Iĉoj estas tre agresemaj kaj sentime atakas ĉiujn, eĉ birdojn de pli grandaj specioj, se ili sentas iun minacon al sia teritoria suvereneco. Dum pariĝo iĉo rituale manĝigas inon de beko al beko. Kutima ovaro enhavas tri aŭ kvar ovojn, kaj reproduktaj sezonoj okazas inter 2 kaj 4 fojojn po jaro. En pli fruaj tempoj norda kardinalo estis relative populara kompania dombirdo en Usono, sed Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918 malpermesis kaptadon kaj vendadon de la birdoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Norda kardinalo estas unue priskribita far Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae en jaro 1758.[3] Originale li nomis la specion Loxia cardinalis kaj apartenigis ĝin al genro Loxia, kiu tiam estis kolektilo por ĉiuj birdoj kun dikaj, fortikaj bekoj. Nun tiu ĉi birdogenro enhavas nur krucbekulojn. En 1838 oni proponis por la kardinalo dunomon Cardinalis virginianus, kaj ekde 1918 estis iam uzata nomo Richmondena cardinalis.[4] En 1983 oni akceptis prioritaton de Linea specia nomo kaj oficialigis dunomon Cardinalis cardinalis. La rekomendata kutima nomo estas "norda kardinalo" por eviti konfuzon kun aliaj birdospecioj nomataj kardinaloj.[5]

La nomo "kardinalo" devenas de kardinala koloro, kiu siavice estas nomata tiel pro asocio kun koloro de vestaĵoj de kardinaloj de Katolika eklezio.[6][7] Norda kardinalo estis la unua birdo nomata kardinalo; ĉiuj aliaj birdoj, kiuj havas vorton "kardinalo" en sia kutima nomo, ricevis ĝin pro simileco aŭ parenceco kun la norda kardinalo. La vorto "norda" referencas la arealon: el ĉiuj birdospecioj nomataj kardinaloj, norda kardinalo efektive renkonteblas la plej norde.[6]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

IOC agnoskas 19 subspeciojn:[8]

  • C. c. cardinalis (Linnaeus, 1758)
  • C. c. affinis Nelson, 1899
  • C. c. canicaudus Chapman, 1891
  • C. c. carneus (Lesson, 1842)
  • C. c. clintoni (Banks, 1963)
  • C. c. coccineus Ridgway, 1873
  • C. c. flammiger J.L. Peters, 1913
  • C. c. floridanus Ridgway, 1896
  • C. c. igneus S.F. Baird, 1860
  • C. c. littoralis Nelson, 1897
  • C. c. magnirostris Bangs, 1903
  • C. c. mariae Nelson, 1898
  • C. c. phillipsi Parkes, 1997
  • C. c. saturatus Ridgway, 1885
  • C. c. seftoni (Huey, 1940)
  • C. c. sinaloensis Nelson, 1899
  • C. c. superbus Ridgway, 1885
  • C. c. townsendi (van Rossem, 1932)
  • C. c. yucatanicus Ridgway, 1887

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Norda kardinala estas sufiĉe kutima birdo tra tuta eosta parto de Usono, de Majno ĝis Minesoto kaj Teksaso, kaj en Kanado, en suda Ontario, Kvebeko, Novbrunsviko kaj Novskotio, eosten ĝis la Insulo de Breton-Kabo. Suden ĝia arealo disvastiĝas tra Meksiko ĝis Teŭantepeko, norda Gvatemalo kaj Belizo. Alopatria populacio, kutime ne inkludata en la naturan arealon, ekzistas en Pacifika deklinaĵo de Meksiko, de Ĥalisko ĝis Oaĥako. En la 18-a jarcento la specio estas enkondukita al Bermudo, kaj en la 20-a ankaŭ al Havajoj. Ĝia natura habitato estas arbaroj, arbustaroj kaj marĉoj.[1]

Supozeble, la specio ekspansiiĝas. Edward Howe Forbush en sia verko Birds of Massachusetts and other New England states (19251929) menciis la specion kiel "rara en Nova Anglio".[9] En 1955 Ludlow Griscom menciis, ke la kardinalo "transiris Hudsonon kaj antaŭeniras norden" kaj ke ĝi renkonteblas ĉe birdomanĝejoj ĉiujare.[10] Laŭ datumoj de Audubon-socio la populacio en Masaĉuseco kreskis rapidege ekde la 1960-aj jaroj. En Masaĉuseco nordaj kardinaloj plej abundas en eostaj partoj de la subŝtato, aparte tie, kie densa vegetaro miksas kun malfermaj areoj: arbaraj marĝenoj, arbustozaj kampoj, marĉoj kun multaj kreskantaj arboj, parkoj kaj suburboj. Ili preferas eviti grandajn kaj densajn arbarojn.[11]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Iĉo de norda kardinalo manĝas berojn de kalikarpo en Naturrezervejo Okeeheelee, Florido, Usono

Norda kardinalo estas mezgranda kantobirdo kun korpa longo de 21–23.5 cm kaj enverguro de 21–31 cm. Plenkreskuloj pezas 33.6–65 g kun averaĝo de 44.8 .g.[12] Averaĝe la iĉo estas iom pli granda ol la ino.[13]

Plenkreska iĉo havas plejparton de plumaro de brila ruĝa nuanco, kiun oni priskribas kiel skarlata, karmezinakardinala, la ĉi lasta epiteto donis la nomon al la specio kaj al la genro. Sur lia vizaĝo estas profunde nigra "masko", kiu kovras ankaŭ la kolon kaj la supran bruston. La ruĝo iĝas pli malbrila kaj la malhela sur la dorso kaj la flugiloj.[14] La ino estas sablokolora kun grizece-brunecaj nuancoj kaj ioma ruĝeco sur flugiloj, kresto kaj vosto.[15] Vizaĝmasko de la ino estas griza aŭ malhele griza kaj malpli rimarkebla ol tiu de la iĉo. Ambaŭ seksoj havas grandajn movivajn krestojn kaj dikajn, fortikajn koralkolorajn konusajn bekojn.[14] La piedoj kaj la kruroj estas malhele haŭtkoloraj, kaj irisoj de la okuloj estas brunaj.[5]

Junuloj de ambaŭ seksoj havas plumarojn similajn al tiuj de plenkreska ino ĝis sia unua aŭtuno, kiam ili mudas kaj ekhavas adoltan plumaron.[16] Ili estas pli brunecaj en la supraj partoj de plumaro kaj pli ruĝecaj en la malsupraj, kun brik-koloraj krestoj, fruntoj, flugiloj kaj vostoj.[5]

La plumarkoloro de plenkreskaj iĉoj devenas de konvertitaj karotenoidoj, kiujn ili enigas kun manĝaĵoj.[17] Nordaj kardinaloj diĝestas la karotenoidojn kaj procezas ilin kreante pigmentojn de alia koloro. Ambaŭ ruĝaj kaj flavaj karotenoidoj iĝas ruĝa pigmento.[18][19] Kun dieto, kiu enhavas nur flavajn karotenoidojn, la iĉoj iĝas pale ruĝaj.[18] Ekzistas rara flava kolormutacio en nordaj kardinaloj, aperanta pro manko de la enzimo, kiu konvertas karotenoidojn je ruĝaj pigmentoj. Tiuj ĉi birdoj havas flavan bekon kaj flavan plumaron, kvankam ili konservas la malhelan vizaĝmaskon.[20][21][22][23]

Vintre kardinaloj pliigas sian lanugon por pli bone konservi varmon kaj iĝas pli rondecaj. Lanugaj plumoj estas malgrandaj kaj har-similaj, troveblaj ĉe la bazo de ĉiu normala plumo. Kruroj kaj piedoj estas maldikaj kaj ne kovritaj per plumoj, do vundeblaj al rapida malvarmigo.[24] En malvarmo kardinaloj tremas per ĉiuj siaj muskoloj, aparte la plej grandaj brustaj muskoloj, por generi varmon. En ekstrema malvarmo kardinaloj povas malpliigi sian korpan temperaturon ĝis 3–6°C.[25][26]

Ĉe nordaj kardinaloj ambaŭ seksoj kantas. Ilia kanto konsistas je kelkaj klaraj fajfoj, ripetataj kelkfoje kun ioma varieco. Kelkaj kutimaj ripetfrazoj transliterumatas kiel "ĉii-a-dote, ĉii-a-dote-dote-dote", "podi-podi-podi, ŭojt-ŭojt-ŭojt-ŭojt", "ŭot-ĉiir, ŭot-ĉiir, ŭit-ŭit-ŭit-ŭit"[27] "ĉiir-ĉiir-ĉiir, ŭot-ŭot-ŭot-ŭot"[16] kaj similaj.

Norda kardinalo

Unu el variantoj de kanto de la norda kardinalo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Krom la kanto norda kardinalo havas distingan alarmsignalon, mallongan metalecan "ĉip"-sonon. Iĉoj uzas tiun ĉi signalon dum reprodukta sezono por averti la inon kaj la idojn pri eblaj minacoj.[5]

Voĉoj de iĉoj kaj inoj de norda kardinalo iom malsamas, kvankam la diferenco ne aŭdeblas por homa orelo. Supozeble tiu ĉi diferenco aperas pro malsamaj niveloj de hormonoj.[28]

Dieto de plenkreska norda kardinalo konsistas je ĝis 90% el semoj, grenoj kaj fruktoj. Plejparte tiu ĉi birdo furaĝas surgrunde, serĉante por nutraĵoj sub arboj aŭ arbustoj. Ĝi ankaŭ volonte manĝas senvertebrulojn, kiel helikoj, skaraboj, cikadoj, kaj lokustoj. Idojn antaŭ elnestiĝo nordaj kardinaloj nutras preskaŭ nure per insektoj.[13] Aliaj kutimaj aldonaĵoj al la dieto inkludas maizon, avenon, semojn de sunfloroj, burĝonojn kaj arboŝelon de ulmoj, kaj sevon de sukeracero, kiun la birdoj trinkas tra truoj lasitaj far sevsuĉuloj.[29]

Teritorieco

[redakti | redakti fonton]

Norda kardinalo estas teritoriaj kantobirdo. Iĉoj markas siajn teritorion per laŭta kaj klara kanto de la plej alta pinto kiun la birdo povas trovi, kaj sentime atakas aliajn iĉojn kaj eĉ alispeciajn birdojn kaj forpelas ilin. Kardinaloj ne pasas la spegulan teston; iĉo pensas sian reflekton en diversaj spegulecaj surfacoj alia iĉo kaj atakas ĝin senĉese. La kanto de kardinalo ne estas instinkta sed lernita dumvive, kaj ekzistas rimarkebla regiona varieco en iĉaj teritoriaj kantoj. Kiam iĉo migras al alia teritorio, lia ino ofte sekvas lin.[30] Oni mezuris statistike ke plej ofte estas pli da simileco inter kantoj de la kardinaloj de proksimaj regionoj ol de la pli malproksimaj, do la kantoj formas siaspecan "dialektan kontinuon".[31]

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]
Dum pariĝa ritualo iĉo simbole manĝigas la inon beko de beko

Nordaj kardinaloj estas "serie monogamiaj" birdoj: iliaj paroj restas stabilaj dum kelkaj reproduktaj sezonoj, sed inter la sezonoj iam okazas "divorcoj". Ankaŭ la birdoj elektas novan partneron se la nuna mortas aŭ malaperas.[32] La establitaj paroj ne ĉiam estas fidelaj, kaj "adultoj" estas sufiĉe kutimaj. DNA-esploroj en du apartaj populacioj de kardinaloj montris ke 9–35% idoj havis alian patron ol la partnero de ilia patrino.[32] Pariĝaj ritualoj inkludas manĝigon de la ino, dum kiu la iĉo kolektas manĝaĵojn kaj manĝigas la inon de beko al beko. Antaŭ komenci nestkonstruadon la novestablita paro ofte kantas duope.[27]

La nesto estas konstruata el maldikaj branĉoj, herboj kaj pecoj de arboŝelo. La ena surfaco estas kovrita per molaj herboj kaj aliaj plantaĵoj. Plejparton de konstrulaboro faras la ino, dum la iĉo nur helpas akiri konstrumaterialojn. La ino maĉas la branĉojn per ŝia beko por fari ilin pli kurbeblaj, poste kurbigas ilin ĉirkaŭ ŝia korpo kaj aranĝas en uj-simila formo per ŝiaj piedoj.

La rezulta ujo konsistas je 4 tavoloj:

  1. La ekstera ŝelo, konsista je la plej dikaj branĉoj kaj aliaj krudaj plantaĵoj. Apud homaj setlejoj la birdoj iam integrigas en tiun ĉi tavolon pecojn de cemento, plastikaĵojn kaj aliajn homajn rubaĵojn
  2. La tavolo de folioj, kiu servas kiel izolilo
  3. Tavolo de arboŝelo, prefere tiu de vito, se ĝi estas atingebla
  4. Tavolo de molaj herboj, ĝermoj, malgrandaj herbecaj radikoj, pinaj pingloj kaj aiaj molaj plantaĵoj

La konstruo kutime daŭras inter 3 kaj 9 tagojn. La finita nesto estas krude duonsfereca ujo 5.1–7.6 cm alta, kun ekstera diametro de ĉ. 10.1 cm kaj ena diametro de ĉ. 7.6 cm. Ĝi estas konstruita en bone kaŝita loko en densa arbusto aŭ en krono de malalta arbo, plej kutime en alteco de 1–3 m super grundo.[33][11] Plej ofte kardinaloj de reuzas malnovajn nestojn en sekvaj reproduktaj sezonoj.

Ovoj de norda kardinalo estas blankaj kun ioma nuanco de verdeca, blueca, aŭ bruna, kun lavendkoloraj, grizaj aŭ brunaj makuloj, kiuj iĝas pli grandaj kaj densaj al pli vasta flanko de la ovo.[34] Ŝelo estas glata kaj iom glacea.[33] La ovoj estas averaĝe 26 x 19 mm grandaj.[34]

La ovoj estas kutime demetataj post inter unu kaj ses tagoj post finkonstruo de la nesto. Kutima ovaro konsistas je tri aŭ kvar ovoj, sed en marĝenaj okazoj povas esti inter unu kaj kvin.[11] La ovojn kovas plejparte nur la ino, kiu havas kovareon. La iĉo povas partopreni en la kovado, sed malofte kaj nur dum mallongaj periodoj, pliparte lia rolo estas furaĝi kaj nutri la inon dum ŝi kovas la ovojn.[35] La kovado daŭras 12 aŭ 13 tagojn.[33]

Ĵuseloviĝintaj kardinalidoj pezas averaĝe 3–3.5 g.[5] Ili eloviĝas nudaj, blindaj kaj preskaŭ nekapablaj moviĝi, la unuaj plumoj aperas nur post 4–5 tagoj.[5] Malsimile al plenkreskuloj, kiuj plejparte manĝas plantaĵojn, dieto de la nestaj idoj plejparte konsistas je insektoj, kiujn la gepatroj maĉas per siaj bekoj antaŭ ol manĝigi al la ido.[5]

Petsignalo de ido de norda kardinalo

La idoj uzas voĉajn signalojn por allogi gepatrojn kaj peti manĝaĵojn. La plej junaj idoj, kiuj ankoraŭ estas blindaj, komencas peti kiam ili sentas movigon de la nesto. Poste ili nur voĉigas kiam vidas na unu el la gepatroj aŭ aŭdas iliajn voĉojn.[5]

Ili fekas en formo de feka sako, enhavinta per fortika muka membrano. Fekaj sakoj estas produktantaj post ĉiu tria aŭ kvara manĝo, kaj iam la patrino plirapidigas ĝian formadon per malforte beki la idon en ĝia apudkloaka areo. La feksakojn de la unuaj 4–5 tagoj la gepatroj formanĝas, la pli postajn forportas malproksimen de la nesto kaj forĵetas.[5]

La idoj kreskas averaĝe je 2–3 g po tago. Ili kreskas iom malpli rapide la unuajn du tagojn post eloviĝo, poste la kreskrapido kreskas inter tago 2 kaj 7 aŭ 8, kaj poste ĝi ree malkreskas antaŭ elnestiĝo.[5] La elnestiĝo okazas 10 aŭ 11 tagojn post eloviĝo.

Kardinaloj reproduktiĝas 2, 3 aŭ eĉ 4 fojojn po jaro.[33] Iam okazas tiel, ke la patro ankoraŭ subtenas, protektas kaj nutras la idojn, kaj la patrino jam kovas la sekvan ovaron.[29]

Iĉo de norda kardinalo ĉe birdomanĝejo

La plej longa vivdaŭro por norda kardinalo observata en naturo per birdoringado estas 15 jaroj kaj 9 monatoj. La plej longa vivdaŭro registrita en kapteco estas 28 jaroj kaj 6 monatoj.[36] Por plenkreskaj birdoj ĉiujara traviva elcento estas ĉirkaŭ 60–65%.[37]

Naturaj malamikoj de nordaj kardinaloj estas rabobirdoj, interali falkoj, akcipitroj, lanioj, blankkapaj maragloj, reĝaj agloj, kaj kelkaj specioj de strigoj, interalie orelstrigoj kaj eostaj kriĉostrigoj. Idojn kaj ovojn minacas laktaj reĝserpentoj, nigraj kolubroj, bluaj garoloj, korakoj, cindrogrizaj sciuroj, vulpaj sciuroj, striaj sciuroj, kaj hejmaj katoj.[13] Ankaŭ tiu ĉi specio suferas nestoparazitadon far molotroj.[11]

Rilato kun homoj

[redakti | redakti fonton]

En multaj partoj de sia arealo nordaj kardinaloj vivas en aŭ apud homaj setlejoj. Ili bone kunekzistas kun homoj kaj frekventas birdomanĝejojn, aparte tiujn, kiuj enhavas semojn de sunfloroj kaj safloroj. Kresko de kulturo de "kortaj birdomanĝejoj" en Usonaj vilaĝoj kaj urbetoj rekte kontribuis al kresko de vivareo de tiu ĉi specio, kiu en 2021 atingis 5,800,000 km2, kaj tuta proksimuma kvanto de specianoj en la mondo superis 100 milionojn.[1] Ĉiuj ĝiaj populacioj ŝajnas kreskantaj aŭ stabilaj.[1][11]

Ĝis komenco de la 20-a jarcento nordaj kardinaloj estis kutimaj domaj dorlotbirdoj, valorigataj pro sia ĥarizma aspekto kaj bela kanto.[15] La Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918 haltigis tion ĉi, ĉar ĝi malpermesis, inter alie, kaptadon de la birdoj kaj vendadon de ili kiel kaĝbirdojn.[38] Laŭ Usona leĝaro kontraŭleĝas kapti aŭ mortigi nordajn kardinalojn aŭ teni ilin en kapteco, kaj tiaj agoj estas punendaj per monpuno ĝis 15,000 US$ aŭ ĝis 6 monatoj en malliberejo.[39] En Kanado similaj malpermesoj estas establitaj en Migratory Birds Convention Act (1917).[40]

Kultura influo

[redakti | redakti fonton]
Iama (1948–1964) emblemo de basbala teamo St. Louis Cardinals

En Usono norda kardinalo (loke nomata simple "kardinalo") estas unu el la plej ikonaj kaj popularaj birdoj. 7 Usonaj subŝtatoj elektis ĝin subŝtata birdo, multe pli ol iun alian birdospecion. Ĝi estas subŝtata birdo de Ilinojso, Indianao, Kentukio, Norda Karolino, Ohio, Virginio, kaj Uestvirginio; ĝi ankaŭ estis tre proksima kandidato por subŝtata birdo de Delavaro, sed malgajnis al Delavara blua koko.[41]

Ĝi ankaŭ havas grandan popularecon kiel simbolo. Ĝi estas simbolo de multaj sportaj teamoj, ekzemple St. Louis Cardinals el Grandaj Ligoj de Basbalo kaj Arizona Cardinals el Nacia Piedpilka Ligo, ambaŭ teamoj devenas el Sankta Luiso. Ĝi ankaŭ estas sporta maskoto de multaj altlernejoj: Ball State University, The Catholic University of America, Illinois State University, Iowa State University, University of the Incarnate Word, Lamar University, the University of Louisville, Massachusetts College of Pharmacy and Health Sciences, North Central College, North Idaho College, Otterbein University, Saint John Fisher College, State University of New York at Plattsburgh, Wesleyan University, Wheeling University, William Jewell College kaj aliaj.[42] En multaj sportaj emblemoj kaj maskotoj la kardinalo havas flavan bekon kaj krurojn kaj ĝenerale aspektas ne tro simila al birdo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 BirdLife International (2018). "Cardinalis cardinalis". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2018: e.T22723819A132024136. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22723819A132024136.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  2. Juvenile Cardinals (Identification Guide with Pictures) (angle). Alirita 2023-09-05 .
  3. Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. T(Laurentii Salvii). 1 (latine), p. 824.
  4. Bailey, Florence Merriam. (1921) Handbook of Birds of the Western United States. Houghton Mifflin Harcourt. P. 500
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Ritchison, Gary. (1997) Northern Cardinal. Stackpole Books, p. 82. ISBN 0-8117-3100-6.
  6. 6,0 6,1 Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Timber Press, p. 59. ISBN 0-88192-600-0.
  7. Duchesne, Bob, "Proliferation of cardinals a fairly recent event", 2012-09-21.
  8. Cardinals, grosbeaks and (tanager) allies. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26 June 2019 .
  9. Forbush, Edward Howe. (1925–1929) Birds of Massachusetts and other New England states III. Norwood, Ma: Berwick and Smith. P. 110
  10. Griscom, Ludlow, and Eastman Snyder, Dorothy. (1955) The Birds of Massachusetts: An Annotated and Revised Check List. Salem: Peabody Museum. P. 220
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Find A Bird (angle). Alirita 2023-06-12 .
  12. (1992) CRC Handbook of Avian Body Masses. CRC Press. ISBN 9780849342585.
  13. 13,0 13,1 13,2 Cardinalis cardinalis. University of Michigan Museum of Zoology (2002). Arkivita el la originalo je 2015-02-24. Alirita 2007-08-24 .
  14. 14,0 14,1 Northern cardinal Cardinalis cardinalis. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2014-08-20. Alirita 2007-11-08 .
  15. 15,0 15,1 Wright, Mabel Osgood (1907). Birdcraft: A Field Book of Two Hundred Song, Game, and Water Birds. Macmillan Publishers. p. 161.
  16. 16,0 16,1 Cornell Lab of Ornithology Cardinalis cardinalis. Cornell University. Arkivita el la originalo je 2015-01-16. Alirita 2007-08-24 .
  17. (2004) Carotenoids In Health And Disease. CRC Press, p. 258. ISBN 0-8247-5416-6.
  18. 18,0 18,1 (2001) “The Influence of Carotenoid Acquisition and Utilization on the Maintenance of Species-Typical Plumage Pigmentation in Male American Goldfinches (Carduelis tristis) and Northern Cardinals (Cardinalis cardinalis)”, Physiological and Biochemical Zoology 74 (6), p. 843–852. doi:10.1086/323797. 10265039. 
  19. McGraw, Kevin J; Hill, Geogffrey E.; Parker, Robert S. (August 2003), "Carotenoid Pigments in a Mutant Cardinal: Implications for the Genetic and Enzymatic Control Mechanisms of Carotenoid Metabolism in Birds", The Condor 105 (3): 587–592, doi:10.1650/7281 
  20. Dennis Pillion. 'One in a million' yellow cardinal spotted in Alabama. AL.com. 22 Feb 2018
  21. 'One in a million' yellow cardinal named 'Sunny' spotted in Florida (October 15, 2019).
  22. 'It's a show stopper': One-in-a-million picturesque yellow cardinal spotted in Florida. The Gainesville Sun (March 10, 2022). Alirita 14a de Majo, 2022 .
  23. SEE IT: Rare yellow cardinal seen in Florida. Washington Examiner (May 11, 2022). Alirita 14a de Majo, 2022 .
  24. How do birds keep warm? (2012-12-27). Alirita 2016-02-05 .
  25. . How Cardinals Survive Winter & Ways You Can Help (2021-12-16). Alirita 2021-06-17 .
  26. Why you should feed cardinals in the winter (angle). Alirita 2024-04-20 .
  27. 27,0 27,1 Elliott, Lang. (1998) Common Birds and Their Songs. Houghton Mifflin Field Guides, p. 28. ISBN 0-395-91238-5.
  28. (1998) “A sexually dimorphic learned birdsong in the northern cardinal”, The Condor 100 (3), p. 504–511. doi:10.2307/1369716. 
  29. 29,0 29,1 Terres, J. K.. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. New York, NY: Knopf, p. [htt://archive.org/details/audubonsocietyen00terr/e/293 293]. ISBN 0-394-46651-9.
  30. Robison, B C. (1990) Birds of Houston. University of Texas Press, p. 59. ISBN 0-89263-303-4.
  31. (1985) “Northern cardinal song in three forest habitats in eastern Texas”, The Wilson Bulletin 97 (4), p. 436–449. 
  32. 32,0 32,1 Northern Cardinal - Introduction | Birds of North America Online” (en). doi:10.2173/bow.norcar.02. Alirita 2020-03-06.. 
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Harrison, Hal H.. (1979) A Field Guide to Western Birds' Nests. Houghton Mifflin Field, p. 228. ISBN 0-618-16437-5.
  34. 34,0 34,1 Davie, Oliver. (1900) Nests and Eggs of North American Birds. D. McKay, p. [htt://archive.org/details/nestsandeggsnor00davigoog/e/n415 399]–400.
  35. Ritchinson, Gary. (1997) Northern Cardinal. Stackpole Books, p. 69. ISBN 0-8117-3100-6.
  36. Northern Cardinal. Pennsylvania State University (2002). Arkivita el la originalo je 2013-12-26.
  37. Halkin, S., S. Linville. (1999). Northern cardinal (Cardinalis cardinalis). pp. 1-32 in A. Poole, F. Gill, eds. The Birds of North America, Vol. 440. Philadelphia, PA: The Birds of North America.
  38. Birds Protected by the Migratory Bird Treaty Act. U.S. Fish and Wildlife Service. Arkivita el la originalo je 2007-10-10. Alirita 2007-10-14 .
  39. 16 U.S. Code Chapter 7, Subchapter II Migratory Bird Treaty Act. Code of Federal Regulations. Cornell Law School. Alirita 2007-10-14 .
  40. 50 CFR 10.13 - List of Migratory Birds. Code of Federal Regulations. Cornell Law School. Alirita 2015-02-23 .
  41. deValinger Jr., Leon (July 8, 1940). "Letters to the Editors". Life. p. 4. Retrieved 2015-02-23.
  42. Jackson, Laura Spess. (1996) The Iowa Breeding Bird Atlas. University of Iowa Press. ISBN 9781587291166.