Norda mara vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transportado de ŝarĝoj per la Norda mara vojo (ruĝa linio) kaj per alternativa vojo tra Sueza kanalo (la blua)

Norda mara vojo (ruse Северный морской путь) estas la plej mallonga vojo inter la Eŭropa parto de Rusio kaj la Orienta Azio, grava transportejo en Arkto.

La vojo de Sankt-Peterburgo al Vladivostoko per la Norda marvojo estas pli ol 14 mil km (per la Sueza kanalo pli ol 23 mil km).

La Norda marvojo priservas la havenojn de Arkto kaj la grandaj riveroj de Siberio (alporto de fuelo, ilaro, nutraĵoj; elporto de ligno kaj elfosaĵoj).

La ĉefa obstaklo al navigado laŭ la Norda marvojo estas glacio. Tamen modernaj glacirompiloj ebligas organizi eĉ tutjaran trafikadon. Efektive la Norda marvojo estas malofte uzata dum la plej malvarmaj monatoj.

Estonte graveco de la Norda marvojo povas altiĝi pro planata ekspluatado de kelkaj enmaraj trovejoj de nafto kaj mineraloj (i. a. Ŝtokmana gasminejo en la Barenca maro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]