Norda naĝejo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enireja domo disde la parko
Kompleta aspekto disde oriento
Meza ejo kun iama gastejo

Norda naĝejo (germane: Nordbad Erfurt) estas historia naĝeja komplekso el la 1920-aj jaroj en Erfurto, Germanio; tiam temis pri unu el la plej grandaj kaj plej modernaj apertaj naĝejoj de tuta Germanlando. Ĝi troviĝas norde de la bulvardo kun konstruaĵoj el la Periodo de spekulanto-kompanioj en brako de la Gera-rivero ĉe la rando de la Norda parko.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La origina arkitekturo de la Norda naĝejo tipis por la reformmovadoj de la 1920-aj jaroj baziĝante sur ideoj de la Amsterdama skolo (ekspresionisma), de la Skolo de Stuttgart kaj de la vajmara Bauhaus. En la direkto de la Norda parko la naĝejo prezentas sin en 114 metrojn longa, simetria ejo kun grandaj maloblikvaj tegmentoj, horizontalaj orieloj kaj fenestroserioj faritaj laŭ la principoj de t.n. Prairie Houses de la usona arkitekto Frank Lloyd Wright. La duetaĝa meza parto enhavis teretaĝe la kasojn kaj restoracion kun vitroj ĉirkaŭaj donantaj vidon al la basenoj. En la supra etaĝo troviĝis apartamento. En la direkto de la parko antaŭis ĝin pilastra halo kun ebena tegmento. Dekstre kaj maldekstre estis la vestejoj por virinoj kaj viroj lumigitaj per superaj lumigiloj laŭ la modelo de la vajmara domo Haus am Horn. Ĉerande estis flankaj aloj rektangulaj (en la direkto de la basenoj) por la duŝejoj kun malsoba ripozumteraso. La malinternaj vandoj estis glate stukitaj kaj blankaj, la tegmenteroj pli longaj estis kovritaj per ligno. La fenestroj havis dividon per lignaj spalieroj kun kuŝantaj diskoj.

La ĉirkaŭ 100 metrojn longa kaj 55 metrojn larĝa baseno troviĝis aksiale al la enireja domo estante kelkajn metrojn pli profunda; tiu ĉi diferenco reparitis per 12 ŝtupa tribunaro kun 4 ŝtuparoj (el kalkbrikŝtonoj).

Pro sia unikeco la konstruaĵo deklaritis protektinda monumento laŭ oficialaj turingiaj leĝoj nombriĝinte inter la plej imponaj ekzemploj de moderna konstrustilo el la komenco de la 20-a jarcento en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la Unua mondmilito oni komencis norde de la urbokvartalo Andreasvorstadt (kie loĝis multaj laboristoj kun siaj grandaj familioj) parkaranĝon (Kaiser-Wilhelm-Park). Post 1919 la tuto daŭrigitis sub la nomo de Norda parko. En aŭgusto 1921 porsenlaborula komitato urĝe petis de la urba magistrato tuj startigi grandan konstruprojekton por redukti la nombron de la sensalajritoj. Oni konsentis konstrui en la citata parko modernegan naĝejon kun 100 metrojn longa baseno kaj areoj sunbana kaj aerbana. La planado kuŝis en la manoj de la urba administrado. Kunfinancis ankaŭ la sportmovadoj Liberaj naĝantoj (Freie Schwimmer) kaj Libera gimnastikistaro (Freie Turnerschaft) per honorofica vendado de brikŝtonoj.

En 1923 komenciĝis la elfosadlaboroj, kiuj donis laboron al mezmezure 100 viroj movontaj 60.000 kvadratmetrojn da tero dum la fosfarado, la kontraŭrivera digkonstruo kaj la plenigado de malnovaj gruzfosoj. En la 12.8.1925 sekvis la provizora inaŭguro; ĝis la fino de la unua naĝsezono venis jam 30.000 uloj, la sekvintan jaron sportumis surloke jam 370.000 homoj.

Horizontala projekciaĵo de 1928

En 1929 konstruitis la enireja domo kun la vestejoj por ĉirkaŭ 3500 personoj kiel ankaŭ la tribuno por 3000 spektantoj. Planadon kaj realigon laŭ komisio de la Urba konstruoficejo estris Johannes Klass helpata de Paul Stegemann kaj s-ro Höck.

Estante la dua plej granda liberaera naĝejkomplekso en tuta Germanio ĝia famo kaj graveco baldaŭ kaj senprobleme transpasis Mezan Germanion. Oni gastigis multajn naciajn kaj internaciajn konkursojn kaj Erfurto iĝis vera pilgrimloko de naĝsportfanatikuloj. Trejnis sin surloke i.a. la sportkluboj SV Empor Erfurt kaj BSG Turbine. En 1936, kiam okazis la Olimpiaj Ludoj en Berlino, okazis en Erfurto konkurso naĝa inter Germanlando kaj Britio. Je la fino de la 1940-aj jaroj ektrejniĝis surloke la posta eŭropa ĉampionistino Jutta Langenau.

En la jaro 1953-a separitis disde la granda baseno aparta sportbaseno de longeco de 50 metroj pro novaj internacia sportreguloj. Kelkajn jarojn pli poste konstruitis hejtejo por hejti la sportbasenon.

En 1997 la urbo Erfurto transdonis la respondecon prie al la Urbaj servoj Erfurto (Stadtwerke Erfurt), konfidobazita kompanio de la urbo. En 2003 ekrespondecis filia kompanio de la Urbaj servoj, nome Thüringer Freizeit und Bäder GmbH (inter la estraranoj troviĝis ankaŭ la eksa urbestro Manfred Ruge). Pro gravaj mankoj teknikaj ĉebasenaj ĝi fermis la naĝejon en 2006 kaj minacis eĉ kompletan malfunciigon de la komplekso. En la 10.5.2007 kolektiĝis amikaro da naĝ(ej)emuloj kiuj per manifestacioj kaj kolektado de subskriboj provokis urban konsilantardecidon pozitivan en marto 2008 pri renovigo naĝeja.

Bedaŭrinde la Urbaj servoj demandis - pro kostoreduktaj kialoj - rajti malkonstrui la monumentprotektitan enirejdomon al kiu kapjesis en somero 2008 la Malsupera monumentprotektinstanco. Protestoj fare de la ĉefmonumentprotektisto Stefan Winghart, de Societo historia de Erfurto kaj de diversaj privatuloj erfurtaj ne povis ŝanĝi ion. En novembro 2008 malkonstruitis la ĉarmega kultura monumento. Kiam okazis solena reinaŭguro en la 24.6.2010 temis pri tute novkonstruita komplekso ...

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nordbad (Erfurt) en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. Böttger: Neuere Volksbäder. In: Zeitschrift für das Bauwesen. 75. Jg, Heft 4–6, Berlin 1925, S. 63.
  • Thüringer Allgemeine Zeitung: Das neue Volksbad in Erfurt, Erfurt 16. Juli 1925.
  • Helmut Peinhardt: Das Erfurter Badewesen im 19. und 20. Jahrhundert. In: Aus der Geschichte der Stadt Erfurt. Erfurt 1959, S. 33–61.
  • Martin Baumann: Der Nordpark in Erfurt. In: Aus der Arbeit des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege. Arbeitsheft des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege. Neue Folge 13.1, Altenburg 2003, S. 16–25.
  • Martin Baumann: Der Nordpark – ein Volkspark in Erfurt. In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Band 69 (2008), S. 140–159.
  • Steffen Raßloff: Eines der schönsten Bäder Deutschlands. In: Thüringer Allgemeine. Erfurt, 24. Juni 2010. (Sonderseite zur Wiedereröffnung)
  • Vera Dähnert: Nordbadeingang: Streit um Abriss. In: Thüringer Allgemeine. Erfurt, 15. April 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.99352511.020037