Norda najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda najtingalo
Norda najtingalo
Norda najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. luscinia'
Luscinia luscinia
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Luscinia luscinia - Muzeo de Tuluzo

    La Norda najtingalo, Luscinia luscinia, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo, (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

    Luscinia estis vorto jam uzita por najtingaloj kaj similaj birdoj en Klasika latino (ekz. en la verko de la 70-aj jaroj Naturalis Historia de Plinio la Maljuna). Etimologie ĝi povus deveni el luscus (Latina vorto por "duonblinda", "duonkomprenita" ktp.) aŭ el clueō (latina por "bonekonota") + (probable) latina canō "kanti". Tiele ĝi povus esti tradukita kiel "malmulte vidata kantisto" aŭ "fama kantisto".[1] Ĉar tiu specio estas la tipa kaj nomiga de la genro ricevas dufoje la saman vorton.

    Ĝi estas migranta insektovora specio kiu reproduktas en arbaroj de Eŭropo kaj Azio. Ĝia distribuado estas pli norda ol tiu de la tre proksima rilata Komuna najtingalo, Luscinia megarhynchos. Ili nestumas malalte en densa arbustejo. Ili vintrumas en Afriko.

    Tiu palearktisa specio estas simila laŭ grando al la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ĝi estas tute grizbruna supre kaj griza al blankeca sube kun brusto tre punktita je bruno. La pli grizaj tonoj, kiuj aperas kiel nubeca aspekto sube kaj vosto ne tiom ruĝeca kiel tiu de la najtingalo estas la plej evidentaj plumardiferencoj disde tiu specio. Ambaŭ seksoj estas similaj.

    La Pri tiu ĉi sono kanto de la masklo estas laŭta, kun serio de fajfoj, triloj kaj klikoj. Ĝi ne havas la laŭtan fajfan plialtiĝon (kresĉendo) de la najtingalo.

    Rijad, Saŭda Arabio

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Lewis & Short (1879), Glare (1968-1982)

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]