Nordahl Grieg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nordahl Grieg
Nordahl Grieg.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1902 (1902-11-01)
en Bergen
Morto 2-an de decembro 1943 (1943-12-02) (41-jara)
en Kleinmachnow
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj norvega lingvo
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Bergen Cathedral School
Familio
Patro Peter Lexau Grieg
Frat(in)oj Harald Grieg • Johanne Grieg Cederblad • Sissel Aas
Edz(in)o Gerd Grieg
Profesio
Profesio verkisto • poeto • ĵurnalistodramaturgoartisto
Verkoj Til Ungdommen
Information icon.svg
vdr

Johan Nordahl Brun Grieg, konata kiel Nordahl Grieg (1-a de novembro 1902 – 2-a de decembro 1943) estis norvega poeto, romanisto, dramisto, ĵurnalisto kaj politika aktivulo.[1][2] Li estis populara poeto kaj polemika publika figuro.[3] Li servis kiel ĉefo de la politika organizo Amikoj de Sovetio (1935–1940).[4] Li servis en la Dua Mondmilito kiel milita korespondanto kaj estis mortigita dum bombada misio super Berlino.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Nordahl Grieg kun sia frato, Harald, en 1922.

Johan Nordahl Brun Grieg naskiĝis en Bergen, Norvegio, filo de la helpinstruisto Peter Grieg kaj Helga denaske Vollan. Grieg estis geedziĝinta al aktorino Gerd Egede-Nissen.[5] Li estis rilatita al komponisto Edvard Grieg kaj frato de norvega eldonisto Harald Grieg.

Li studis ĉe Universitato Reĝo Frederiko (nun la Universitato de Oslo) kaj ade veturis eksterlande, foje kiel turisto kaj foje kiel maristo.

Ricevanta norvegan stipendion en 1924, Grieg pasigis jaron ĉe Wadham Altlernejo, en Oksfordo, Anglio, studante historion kaj literaturon. Almenaŭ unu el la poemoj de Grieg, "Kapellet i Wadham College" ("La Kapelo en Wadham Altlernejo"), estis inspirita de lia restado tie, kie li estis samtempulo de Cecil Day-Lewis kaj kie li amikiĝis al G.K. Laycock.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Poeto kaj ĵurnalisto[redakti | redakti fonton]

Grieg debutis en 1922 per sia unua libro de poezio Omkring Kap det gode Haab (Ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero), bazita sur lia surmaraj spertoj - kiel estis Skibet gaar videre (La Ŝipo ekiras) en 1924. Ĉilibro vekis polemikon por ties malkovro de malfacilaj vivo kaj laborkondiĉoj de la maristoj.

Grieg pasigis 1927 kiel ĵurnala korespondanto en Ĉinio, kie li atestis propraokule la civilan militon inter la Kuomintango kaj la Komunistoj.[6] La saman jaron la verko de Grieg En ung manns Kjaerlighet (Amo de Juna Viro) kaj Barabbas estis produktitaj. Tiu lasta estis moderna revolucia interpreto de novtestamenta rolulo Barabas.[6][7] La poezia kolekto de 1929 Norge i våre hjerter (Norvegio en Nia Koro) esprimis profundan amon por lia lando kaj lia popolo en ilia malriĉeco kaj mizero kaj allogis kritikan aklamon.

Komunisto[redakti | redakti fonton]

Kompato por la malriĉuloj kaj ekspluatitoj gvidis Grieg aliĝi al la norvega Komunista Partio. De 1933 al 1935, li vivis en Sovetio, kie li estis oficiale invitita studi la teĥnikojn de sovetaj scenejoj kaj kinarto. Reveninta al Norvegio, li iĝis fervora subtenanto de politikoj de Josif Stalin kaj iĝis la prezidento de la Amikoj de Sovetio samjare. En 1937, li skribis faman defendon de la Moskvaj Elprovoj, atakanta norvegajn aŭtorojn kiuj kritikis ilin. Lia tutnova Ung må verden ennu være (Juna devas la Mondo ankoraŭ esti) estis ankaŭ defendo de Stalin kaj la Moskvaj Elprovoj. En multaj artikoloj, li kritikis la subtenantojn de Lev Trockij, kiu vivis en Norvegio de 1937-39.[8]

Lia verko de 1935 Vår ære og vår makt (Nia Honoro kaj Nia Gloro) prezentis la vivojn de norvegaj maristoj dum la unua mondmilito (Norvegio restis neŭtrala kaj komercis kun ambaŭ flankoj). La laboro estis atako kontraŭ la ekspluatado de la marindustrio al maristoj. De 1936 al 1937, Grieg eldonis la revuon Veien Frem, kiu komence sukcesis allogi eminentajn verkistojn, sed ju pli la revuo adoptis pli stalinisman pozicion rilatanta al la Moskvaj Elprovoj, des pli plejparto de ili rompis ligojn kun ĝi kaj ĝi ĉesis eldoniĝi.

Grieg kiel milita korespondanto en Hispanio en 1937, kun Gerda Grepp kaj Ludwig Renn.

Lia drameca verko de 1937 nome Nederlaget (La Malvenko) temis pri la Pariza Komunumo.[9] La Hispana Enlanda Milito estis la temo de Spansk sommer (hispana somero, 1937) kaj parte ankaŭ de Ung må verden ennu være, kies temo estas intrigaj movoj inter Hispanio kaj Sovetio. La militoj ankaŭ inspiris la poemon de 1936 Til ungdommen (Por la Junularo), unu el liaj plej bone konataj laboroj, kiu estis muzikigita en 1952 fare de la dana komponisto Otto Mortensen kaj estis ludata dum multenombraj okazoj.

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La eko de la dua mondmilito kaj ĉefe de la germana invado kaj okupo de Norvegio, gvidis Grieg kontraŭi la politikojn de Stalin. En 1939, Sovetio subskribis la Molotov–Ribbentrop Pakton kun Nazia Germanio kaj, ĝis la Nazia invado de 1941, ĝi instruis al la Komunistoj tutmonde observi la militon kiel "Imperiisma" kaj en kiu ili ne devus partopreni. Grieg estis fervora kontraŭnaziulo kaj norvega patrioto kaj enskirbis sin mem en 1940 al la lukto kontraŭ la Nazia okupo. En la vintro de 1939-40, Grieg servis en la norvega armeo en Finnmark sur neŭtraleca gardio dum la Rus-finna Vintra Milito. En 1940, post servi dum la norvega kampanjo kontraŭ la germanoj, li forkuris al Britio sur la sama ŝipo kiu portis la norvegan reĝan familion kaj la nacian oran rezervon.[5][10]

Milita korespondanto[redakti | redakti fonton]

Jam en Britio, Grieg servis la norvegan registaron en la ekzilo kaj partoprenis en patriotaj radiprogramoj. Li estis komisiita en la norvegaj Armitaj Fortoj kaj servis kiel milita korespondanto. Lia laboro inkludis viziti kaj raporti pri norvegaj grupoj ĉirkaŭ Britio. Li renkontis norvegajn militistojn en Islando kaj aliaj izolitaj postenoj. En la somero de 1942 Grieg pasigis plurajn semajnojn sur la norvega insulo de Janmajeno en la Atlantika Oceano, skribanta la poemon Øya i Ishavet (La Insulo en la Glacia Maro).[11] Kiel aliaj militaj korespondantoj li aliĝis la operaciaj misioj en la okupita Eŭropo. En la disvolviĝo de unu el ĉi tiuj li perdis sian vivon, portante la rangon de kapitano.

Fina misio[redakti | redakti fonton]

Kraŝa ejo de LM316 en Kleinmachnow sude de Berlino.

Dum la nokto inter la 2-a kaj la 3-a de decembro 1943, Grieg estis unu el pluraj observantoj por Aliancana aera trudeniro super Berlino. Li aniĝis al 460 Eskadro de la Reĝa Aŭstralia Aerarmeo (RAAF), kiu estis bazita ĉe RAF Binbrook. Grieg aliĝis al la skipo de Lancaster Mk.III (seria nombro LM316, eskadra kodo "AR-H2") komandita de la Fluganta Oficiro R. Mitchell. Berlino estis la ĉefurbo de Germanio kaj estis bone defendita. Ĝi situas en la oriento de la lando, kio postulis skipojn por elprovi la atingolimojn de nafta provizo kaj ilian propran rezistokapablon.

La longa vojaĝo alportis ilin ene de la rangoj de multaj noktaj ĉasaviadiloj. La Eskadro 460 perdis kvin aviadilon tiunokte —unu el ili estis LM316. 37 skipanoj estis sur ĉi tiun aviadilon, sed nur ok travivis. Ili pasigis la ceteron de la milito en malliberejo por militprizonuloj. Neniu el la ok supervivintoj venis de LM316. Krom Grieg, la sep skipaj membroj (kvar aŭstralianoj kaj tri britoj) estis mortigitaj dum la kraŝo.[12] Grieg estis nek la nura korespondanto mortigita tiunokte nek la nura norvego.[13]

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Grieg iĝis heroo en Norvegio pro sia rezisto al la Nazia Okupo. Grieg estas ankoraŭ populara en Norvegio, ĉefe lia kontraŭfaŝisma poezio. La antaŭmilitaj polemikoj al kiuj li estis rilatitaj estis flankenpuŝitaj pro lia milita memoraĵo.

En 1945, kolekto de liaj militaj poemoj, Friheten (Libereco) estis eldonitaj kaj ankoraŭ konsideriĝas furora norvega poezia kolekto. En 1957, statuo de Grieg far Roar Bjorg estis malkovrita ĉe Den Nationale Scene en Bergen. En 1990, la muzika teatraĵo Nordahl Grieg i våre hjerter (Nordahl Grieg En Niaj Koroj), verkita de Erling Gjelsvik kun muziko de Knut Skodvin debutis en Bergen.

Nordahl Grieg Memormonumento en Kleinmachnow, Brandenburg, Germanio, starigita apud la ejo kie lia aviadilo kraŝis dum bombada misio sude de Berlino.

En novembro 2003, monumenta ŝtono estis malkovrita ĉe la ejo (52°23′51″N 13°12′58″E  /  52.3975°N, 13.21611°O / 52.3975; 13.21611 (Nordahl Grieg)) kie Nordahl Grieg forpasis en Kleinmachnow. En 2010, Nordahl Grieg videregående skole (Nordahl Grieg Mezlernejo) en Rådal estis malfermita en la kvartalo Rådal de Bergen.[14][15][16]

Grieg estis amiko de angla romanisto Graham Greene, kiu skribis pri diversaj flankoj de la vivo de Grieg kaj lia dummilita agado en sia biografia verko de 1980 Vojoj de Eskapo. Ambaŭ renkontiĝis kiam Grieg aperis neantaŭvidite ĉe la dometo de Greene en Chipping Campden, en 1931.

La entombiga loko de Grieg estis neregistrita post la kraŝo. En la komencaj 2000-aj jaroj, oni supozis ke la la tombo troviĝis sub aŭtovojo inter Potsdam kaj Berlino.[17] Nova teorio aperis en 2013, kiam ĵurnalisto Asbjørn Svarstad deklaris ke li kredis ke Grieg estis unue entombigita en Berlino en 1944 kaj tiam eltombigita kaj reenterigita ĉe la Berlin Commonwealth War Graves Commission Cemetery ĉe Heerstraße en 1949.[18] Responde al la nova informo, la gvidanto de la norvega Socialisma Maldekstra Partio, Audun Lysbakken, deklaris ke Grieg devus esti elterigita kaj reentombigita en Bergen, Norvegio.[19]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rundt Kap det gode Håp, 1922 - Ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero
  • Skibet gaar videre, 1924 - La ŝipo navigas
  • Stene i strømmen, 1925 - Ŝtono en la rojo
  • Kinesiske dage, 1927 - Ĉina tago
  • En ung manns Kjærlighet, 1927 - Amo de Juna Viro
  • Barabbas, 1927
  • Norge i våre hjerter, 1929 - Norvegio en Nia Koro
  • Atlanterhavet, 1932 - Atlantiko
  • De unge døde, 1932 - La juneco mortiĝis
  • Vår ære og vår makt, 1935 - Nia Honoro kaj Nia Gloro
  • Men imorgen, 1936 - Sed morgaŭ
  • Nederlaget, 1937 - La Malvenko
  • Til Ungdommen (Kringsatt av Fiender), 1936 - Por la Junularo
  • Spansk sommer, 1938 - Hispana Somero
  • Ung må verden ennu være, 1938 - Juna devas la Mondo ankoraŭ esti
  • Øya i Ishavet, 1942 - La Insulo en la Glacia Maro
  • Friheten, 1945 - Libereco
  • Flagget, 1945 - La flago
  • Håbet, 1946 - Espero

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nordahl ne estas persona nomo, sed meza nomo
  2. 100-årsmarkering for Nordahl Grieg (NRK © 2010) webarchive ĉe [1] 28a de Junio 2011
  3. "Archived copy". Arkivita el la originalo en 3a de Novembro 2012. [2] Konsultita 2011-09-01.
  4. Lia biografio Til ungdommen: Nordahl Griegs liv (Por junuloj: la vivo de Nordahl Grieg). Gyldendal, 1989. ISBN 82-05-29946-3
  5. 5,0 5,1 Ording, Arne; Høibo, Gudrun Johnson; Garder, Johan (1949). Våre falne 1939–1945 (norvege). 1. Oslo: Grøndahl. p. 716. Arkivita el la originalo en la 4a de Marto 2016. [3] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  6. 6,0 6,1 Liukkonen, Petri. "Nordahl Grieg". Books and Writers (kirjasto.sci.fi). Finland: Kuusankoski Public Library. Arkivita el la originalo en la 12a de Januaro 2015. [4] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  7. Nordahl Grieg (NRK) [5] 28a de Junio 2011, Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  8. Hoem, op. cit., p. 220
  9. Nordahl Grieg [6] 28a de Junio 2011, konsultita la 26an de Novembro 2017. (NRK Forfatter)
  10. Nordahl Grieg (Dagbladet Forfatter) [7] 22a de Marto 2011; Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  11. Barr, Susan (2003). Jan Mayen: Norges utpost i vest: øyas historie gjennom 1500 år. Schibsted. p. 170. ISBN 82-300-0029-8. [8] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  12. Nordahl Griegs grav funnet (NRK) [{{webarchive|url=https://web.archive.org/web/20131211115601/http://www.nrk.no/nyheter/kultur/1766757.html%7Cdate=] 11a de Decembro 2013, Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  13. Ili estis Gunnar Høverstad, kapitano de Handley Page Halifax el No. 35 Squadron RAF kiu estis parto de la elita Pathfinder Forto (kaj ricevis honoron de Militkruco kun glavo postmorte pro tiu misio), kaj alia skipano, Arne Storm (taken POW), de la sama aviadilo. (Vidu: Chris Titley, "The day Arthur's war was over", newsquest.co.uk, 1a de Decembro 2003.
  14. Memorial stone to War Correspondent Grieg (Loss of Lancaster Lm316) webarchive [9] Konsultita la 26an de Novembro 2017. 21a de Marto 2012
  15. Erling T. Gjelsvik. Nordahl i våre hjerter : en musikal over Nordahl Griegs liv (Eide, 1990 (ISBN 82-514-0361-8))
  16. Med Nordahl Grieg i Berlin (Hordaland fylkeskommune)
  17. Steenstrup, Erling (8a de Aprilo 2002). "Nordahl Griegs grav funnet". NRK (norvege). Arkivita el la originalo en la 11a de Decembro 2013. [10] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  18. Vollan, Mari Brenna (2a de Decembro 2013). "Strid om Griegs grav". Klassekampen (norvege). Arkivita el la originalo en la 6a de Decembro 2013. [11] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  19. Valestrand, Terje (2a de Decembro 2013). "Lysbakken vil ha Nordahl Grieg gravlagt i Bergen". Bergens Tidende (norvege). Arkivita el la originalo en la 4a de Decembro 2013. [12] Konsultita la 26an de Novembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]