Nordaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordaj Insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj59° 50′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo)59.8333-2Koordinatoj: 59° 50′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo)

Areo2 464 km² (246 400 ha)
Loĝantaro44 516 [+] (2013)

Nordaj Insuloj (Britio)
Nordaj Insuloj (Britio)
DEC
Nordaj Insuloj
Nordaj Insuloj
Map
Nordaj Insuloj
vdr
Nordaj insuloj

La Nordaj Insuloj (angle Northern Isles, skote Northren Isles; skotgaele Na h-Eileanan a Tuath; norene Norðreyjar) estas ĉeno (aŭ arkipelago) de insuloj ĉe la norda marbordo de ĉeftera Skotlando. La klimato estas malvarma kaj moderklimata kaj multe influita de la ĉirkaŭaj maroj. Estas du ĉefaj insulaj grupoj: Ŝetlandoj kaj Orkadoj. Estas totalo de 26 loĝataj insuloj kun pejzaĝoj de fekundaj agrikulturaj insuloj de Orkadoj kontraste kun la pli krutaj Ŝetlandaj insuloj norde, kie la ekonomio estas pli dependa el fiŝkaptado kaj el nafto-riĉo de ĉirkaŭaj areoj.

59° 50′ N 2° 00′ U / 59.833 °N, 2.000 °U / 59.833; -2.000 (mapo)