Saltu al enhavo

Nordamerika akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordamerika akcipitro
Plenkreskulo en Juneau, Alasko
Plenkreskulo en Juneau, Alasko
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Akcipitroformaj, Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj, Akcipitridae
Genro: Astur
Specio: Nordamerika akcipitro, A. atricapillus
Astur atricapillus
(Wilson, A, 1812)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • Astur atricapillus apache
  • Astur atricapillus atricapillus
  • Astur atricapillus laingi
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nordamerika akcipitro (Astur atricapillus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estis unuafoje priskribita de Alexander Wilson en 1812. La nordamerika akcipitro antaŭe estis konsiderata samspecia kun la eŭrazia akcipitro sed estis asignita al aparta specio en 2023 surbaze de diferencoj en morfologio, voĉoj kaj genetika diverĝo.[1] Ĝi antaŭe estis metita en la genron Accipiter. Ĝi estas ĉefe loĝanta, sed birdoj de pli malvarmaj regionoj migras suden por la vintro.[2] En Nordameriko, migrantaj akcipitroj ofte vidiĝas migrantaj suden super montokrestaj pintoj en preskaŭ ajna tempo de la aŭtuno depende de latitudo.[3]

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

En Nordameriko, ili estas plej vaste trovitaj en la Okcidenta Usono, inkluzive de Alasko, kaj Okcidenta Kanado. Ilia reproduktejo en la okcidenta kohera Usono plejparte konsistas el la arbarkovritaj promontoroj de la Roka Montaro kaj multaj aliaj grandaj montaroj de Vaŝingtonio ĝis Suda Kalifornio etendiĝante orienten ĝis centra Koloradio kaj plej okcidenta Teksaso.[3] Iom malkontinuaj reproduktaj populacioj troviĝas en sudorienta Arizono kaj sudokcidenta Nov-Meksiko, de tie ankaŭ iom makule en okcidentan Meksikon suden tra Sonora kaj Chihuahua laŭlonge de la Okcidenta Sierra Madre ĝis Jalisco kaj Guerrero, ilia tutmonde suda limo kiel reprodukta specio.[2][4][5]

Tiu akcipitro pluas orienten tra granda parto de Kanado kiel indiĝena specio, sed estas pli rara en la plej granda parto de Orienta Usono, precipe ĉe Mezokcidenta Usono, kie ili ne estas tipe trovitaj ekster la regiono de la Grandaj Lagoj, kie bongranda reprodukta populacio troviĝas en la nordaj partoj de Minesoto, Ilinojso, Miĉigano, kaj iom en Ohio; tre malgranda populacio daŭras en la ekstrema nordorienta angulo de Norda Dakoto. Ili reproduktiĝas ankaŭ en montaj lokoj de Nov-Anglio, Novjorkio, centra Pensilvanio kaj nordokcidenta Nov-Ĵerzejo, sporade ĝis ekstrema nordokcidenta Marilando kaj nordorienta Okcidenta Virginio.[3] Vagantuloj estis registritaj en la plej multaj el la partoj de Usono en kiuj ili ne reproduktiĝas.[2]

Plenkreskulo en la Altebenaĵo Kaibab, Arizono, en pino kiu tipas en la habitato uzata surloke

Amerikaj kaj eŭraziaj akcipitroj povas esti trovitaj en kaj falfoliaj kaj pingloarbaroj. Dum la specio povus montri fortajn regionajn preferojn por certaj arboj, ili ŝajnas havi neniujn fortajn ĝeneralajn preferojn nek eĉ preferon inter deciduaj aŭ koniferaj arboj malgraŭ asertoj kontraŭe.[6][2][7][8] Pli grava ol la speco de arboj estas la konsisto de antaŭfiksita arbotipo, kiu devus esti alta, malnovkreska kun meza ĝis peza kanopea kovraĵo (ofte pli ol 40%) kaj minimuma denseca arbustaĵo, kiuj estu favoraj por ĉaskondiĉoj.[3][9] Krome, akcipitroj tipe postulas proksimecon al malfermaĵoj en kiuj efektivigu plian ĉasadon.[10][11]

Taksonomio kaj aspektoj

[redakti | redakti fonton]

La genro Astur enhavas naŭ vivantajn speciojn. Tiu ĉi grupo de lertaj, etaj, arbar-loĝantaj akcipitroj ekzistas de eble dekoj da milionoj da jaroj, verŝajne kiel adaptiĝo al la eksplodaj nombroj de malgrandaj birdoj kiuj komencis okupi la mondan arbaron en la lastaj kelkaj epokoj. La cirkuoj estas la nura grupo de pluekzistantaj tagaj rabobirdoj kiuj ŝajne havas malproksime proksiman rilaton al tiu genro, dum buteenoj, malnovmondaj milvoj, maragloj kaj kantakcipitroj estas multe pli fore rilataj kaj ĉiuj aliaj modernaj akcipitredoj ne estas rekte rilataj.[2][10]

Ene de la genro Astur, la nordamerika akcipitro ŝajne apartenas al superspecio kun aliaj pli grandaj akcipitroj de diversaj partoj de la mondo.[6][12] La Eŭrazia akcipitro, troviĝanta en Eŭrazio, antaŭe estis konsiderita samspecia kun la nordamerika akcipitro, formis la specikomplekson "norda akcipitro". La akcipitro de Meyer, troviĝanta en Suda Pacifiko, estis postulita kiel la plej verŝajne plej proksima parenca vivanta kuzo de la norda akcipitro, la iom konfuziga interspaco en iliaj respektivaj teritorioj klarigita per aliaj Palearktisaj rabobirdoj kiel ekzemple la Bonelli-agloj (Aquila fasciata) kaj Serpentagloj (Circaetus) verŝajne estis izolaj populacioj de la samaj tropikaj insuloj kaj de la sudokcidenta Pacifika radiado kiu kondukis al la Meyer-akcipitro.[13] Supozeble pli malnova radiado de tiu grupo eble okazis en Afriko, kie ĝi kondukis al kaj la Hensta akcipitro de Madagaskaro kaj la Blankanigra akcipitro (Astur melanoleucus) de la kontinento. Dum la Henst-akcipitro sufiĉe similas al la nordaj akcipitroj, la Blankanigra akcipitro estas supraĵe priskribita kiel "nizo" pro siaj relative multe pli longaj kaj pli fajnaj kruroj ol tiuj de tipaj akcipitroj sed entute ĝia grandeco kaj plumaro (precipe tiu de junaj) estas multe pli akcipitro-similaj ol nizo.[10][13]

Genetikaj studoj indikis ke ankaŭ la Kupera akcipitro de Nordameriko estas sufiĉe proksime rilatita al la norda akcipitro, ĉeestinte en Nordameriko antaŭ ĉiu el la du nordamerikaj specioj de Astur. Tamen, la multe pli malgranda Striakcipitro, kiu havas similan plumaron al la Kupera akcipitro kaj ŝajnas esti plej proksime rilatita al la Eŭrazia nizo, ŝajne estas okupinta Nordamerikon kiel la plej malfrua el la tri nordamerikaj specioj de Accipitrinae, malgraŭ havi la plej larĝan aktualan distribuadon de iu el la amerikaj membroj de Accipitrinae (etende suden tra multo de Sudameriko.[3][10]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Tipa plenkreskulo el la nordamerika subspecio (A. a. atricapillus) montranta sian forte markatan brovon, ruĝajn okulojn, nigran kapon kaj blugrizan dorson
  • A. a. atricapillus (Wilson, 1812) – Tiu subspecio okupas plimulton de la teritorio de la specio en Nordameriko, ekskludante kelkajn insulojn de la Pacifika Nordokcidento kaj la suda parto de la Usona Sudokcidento. Nordamerikaj akcipitroj estas ĝenerale iomete pli malgrandaj averaĝe ol la plej multaj eŭraziaj, kvankam ekzistas regionaj diferencoj en grandeco kiuj konfirmas milde la postulojn de la regulo de Bergmann ene de tiu raso. Krome, seksa duformismo en grandeco estas precipe malpli okulfrapa ĉe nordamerikaj akcipitroj ol en la plej multaj eŭraziaj rasoj. Entute, la enverguro estas de 308 ĝis 337 mm ĉe maskloj kaj de 324 ĝis 359 mm ĉe inoj.[2] Grando ene de atricapillus surbaze de korpomaso ŝajnas esti plej alta en interna Alasko, sekvita de la Grandaj Lagoj, estas meza en la nordokcidenta Usono de orienta Vaŝingtonio ĝis la Dakotoj same kiel en sudorienta Alasko de tie malpliiĝanta milde laŭ la Pacifiko en Oregono kaj Kalifornio kaj plej malgranda el ĉiuj ene de la raso en la ŝtatoj de la Granda Baseno kaj de la Kolorado-altebenaĵo (t.e. norda Nevado, Utaho kaj Arizono). Evidente, flugilgrandeco ne egalrilatis al varioj en korpa maso kaj pli sudaj akcipitroj estis ofte pli longaj flugilhavaj ol la pli masivaj nordaj.[14][15][16] Oni trovis, ke masklo de atricapillus akcipitro pezas de 655 ĝis 1,200 g kaj inoj de 758 ĝis 1,562 g.[2][17][14][18] La plej malpezaj raportitaj averaĝaj pezoj estis de akcipitroj en norda kaj centra Arizono, pezante meznombron de 680 g en maskloj kaj 935 g dum la plej altaj estis de malgranda ekzemplo de Alaskaj akcipitroj kiuj pezis proksimume 905 g en maskloj kaj 1190 en inoj.[6][19][20] Preskaŭ identaj averaĝaj pezoj por akcipitroj kiel en Alasko estis registritaj ankaŭ por akcipitroj de Alberto.[14] Tiu raso estas tipe blugriza supre kun tre kontrasta nigra kapo kaj larĝaj blankaj superokuloj. Nordamerikaj akcipitroj ofte estas grizecaj malsupre kun fajna griza svinganta strieco kaj, kompare kun la plej multaj eŭraziaj akcipitroj, sufiĉe ŝajnaj nigraj strioj kiuj en kombinaĵo kreas vermikulecan efikon kiu estas entute pli senorda aspektanta ol ĉe la plej multaj eŭraziaj birdoj. De malproksime, atricapillus povas facile aperi solide tute grizaj de la fronto.[2] Pro tio, la plenkreska akcipitro en Usono foje estas nomita la "griza fantomo", nomo ankaŭ iom pli ofte uzata por plenkreskaj masklaj blua cirkuoj.[21] Birdoj de kontinenta Alasko tendencas esti pli palaj entute kun pli pala makulo ol aliaj nordamerikaj akcipitroj.[10]
  • A. a. laingi, Percy A. Taverner, 1940 – Tiu insula raso estas trovita sur Haida Gwaii kaj Vankuvera Insulo. Tiu subspecio estas iomete pli malgranda ol la akcipitroj trovitaj sur la kontinento kaj estas linie la plej malgranda raso averaĝe en Nordameriko. La enverguro de maskloj povas varii de 312 ĝis 325 mm kaj tiu de inoj estas 332 ĝis 360 mm kaj estas averaĝe preskaŭ 5% pli malgranda ol tiuj mezuritaj akcipitroj de la proksima kontinento.[2][22] Tiuj akcipitroj estas karakterize pli malhelaj ol kontinentaj akcipitroj kun la nigro de la krono etendiĝanta al la interskapularoj. La malsupra flanko estas pli fulgigriza entute.[22][23][24]
  • A. a. apache (van Rossem, 1938) – La teritorio de tiu subspecio etendiĝas de suda Arizono kaj Nov-Meksiko suden tra la teritorio de la specio en Meksiko. Tiu subspecio havas la plej longan mezan enverguron de iu raso, kontraŭe al la regulo de Bergmann ke nordaj birdoj devus supergrandigi sudajn en vaste distribuitaj temperitaj specioj. Ĉe maskloj la enverguro varias de 344 ĝis 354 mm dum ĉe inoj ĝi varias de 365 ĝis 390 mm.[2] Tamen, laŭ korpa maso, ĝi estas nur iomete pli peza ol la akcipitroj trovitaj malkontinue iom en la nordo en la Granda Baseno kaj la Kolorado-altebenaĵo kaj pli malpeza ol la plej pezaj konataj nordamerikaj akcipitroj de Alasko, Alberto kaj Viskonsino malgraŭ superado de la akcipitroj de tiuj areoj en flugilgrandeco. La pezo de 49 maskloj variis de 631 ĝis 744 g, averaĝe 704 g, dum tiu de 88 inoj de du studoj variis de 845 ĝis 1,265 g, averaĝe 1,006 g.[17][25] Krom ĝia totala plia grandeco, apache laŭdire averaĝas pli granda en piedgrandeco ol la plej multaj aliaj nordamerikaj akcipitroj. Birdoj de ĉi tiu raso tendencas esti pli malhelaj ol aliaj nordamerikaj akcipitroj krom la laingi-specaj birdoj. Pro ĝia manko de apartaj ecoj preter proporcioj, tio estas konsiderita unu el la pli malforte apartigitaj inter nunaj apartaj subspecioj, kie kelkaj verkintoj konsideras ĝin simple klinalvario de atricapillus. Eĉ la pli granda flugilgrandeco ĉe sudaj birdoj sekvas tendencon por ke la enverguro pligrandiĝas en la sudo male al korpa maso.[2][3][15]

Migrantaj akcipitroj en Nordameriko povas moviĝi suden al Baja California, Sinaloa kaj en la plej grandan parton de okcidenta Teksaso, sed ĝenerale en ne-rompaj jaroj, akcipitroj vintras ne pli suden ol Nebrasko, Iovao, Ilinojso, Indianao, orienta Tenesio kaj okcidenta Norda Karolino.[2][26][27] Kelkaj periodaj elrompoj ĝis preskaŭ la Meksika golfo estis registritaj je ne malpli ol 10 jaroj dise. En unu kazo, ino kiu estis ringita en Viskonsino estis reakirita 1 860 km for, en Luiziano, plej unua registro pri la specio en tiu ŝtato.[28]

Nordamerikaj akcipitroj estas kutime oportunismaj predantoj, same kiel la plej multaj rabobirdoj. La plej gravaj predospecioj estas malgrandaj ĝis mezgrandaj mamuloj kaj mezgrandaj birdoj trovitaj en arbaraj, randaj kaj arbustaraj vivejoj.[29]

Tamen, kelkaj predfamilioj dominas la dieton en la plej multaj partoj de la teritorio, nome korvedoj, kolomboj, tetraoj, fazanoj, turdoj kaj pegoj (en proksimume descenda sinsekvo de graveco) inter birdoj kaj sciuroj (ĉefe arbosciuroj sed ankaŭ grundosciuroj precipe en Nordameriko) kaj kunikloj kaj leporoj inter mamuloj.[10][3][30][31][32]

Birdoj konsistigas 47.8% en 33 studoj kaj mamuloj respondecas pri preskaŭ egala parto de la dieto kaj en kelkaj lokoj prefere dominas la manĝospektron.[33][34][35] Estas iom da diferenco en grandeco kaj tipo inter la predo kaptita de maskloj kaj de pli grandaj inoj. Predelektado inter seksoj estas pli malsimila en la pli tre dimorfaj rasoj de Eŭrazio ol tiuj de Nordameriko. La averaĝa predo kaptita de ĉiu sekso en Arizono estis 281,5 g kaj 380,4 g, respektive, aŭ ĉirkaŭ 26% diferenco.[36]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela, eld. (Aŭgusto 2024). "Hoatzin, New World vultures, Secretarybird, raptors". IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union. Alirita la 22an de Aŭgusto 2024.
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 Ferguson-Lees, James. (2001) Raptors of the World. Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-618-12762-7.
  3. 1 2 3 4 5 6 7 Squires, J.; Reynolds, R. (1997). Northern Goshawk: Birds of North America. Vol. 298. pp. 2–27.
  4. Monson, G. & Phillips, A. R. (1964). A check-list of the birds of Arizona. Tucson: Univ. of Arizona Press.
  5. Howell, S. N. G. & Webb, S. (1995). A guide to the birds of Mexico and northern Central America. New York: Oxford University Press. (ISBN 978-0198540120)
  6. 1 2 3 Brown, Leslie. (1986) Eagles, Hawks and Falcons of the World. Wellfleet. ISBN 978-1-55521-472-2.
  7. (2002) “Goshawk nesting habitat in Europe and North America: a review”, Ornis Fennica 79, p. 149–163.
  8. . Northern goshawk forest type preference in the Chippewa National Forest. Arkivita el la originalo je 1a de Septembro 2012. Alirita 27a de Februaro 2017 .
  9. . Habitat use and home range size of breeding northern goshawks in the southern Cascades (PDF) (1993). Alirita 27a de Februaro 2017 .
  10. 1 2 3 4 5 6 Kenward, Robert (2006). The Goshawk. London, UK: T & A D Poyser. p. 274. ISBN 978-0-7136-6565-9.
  11. Erickson, M. G. (1987). Nest site habitat selection of the goshawk (Accipiter gentilis) in the Black Hills of South Dakota (Doctoral dissertation, MS thesis. University of South Dakota. Brookings, South Dakota).
  12. Kleinschmidt, O. (1923). Berajah, Zoografia infinita. Die Realgattung Habicht, Falco columbarius (KL). Gebauer-Schwetschke, Halle, Germany.
  13. 1 2 (1973) “Geographical differentiation in the genus Accipiter”, Publications of the Nuttall Ornithological Club. .
  14. 1 2 3 Palmer, Ralph S.. (1988) Handbook of North American Birds, Vol. 4: Diurnal Raptors. Pt. 1. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-300-04059-3.
  15. 1 2 Smith, J. P., Hoffman, S. W., & Gessaman, J. A. (1990). Regional Size Differences among Fall-Migrant Accipiters in North America. Journal of Field Ornithology, 192–200.
  16. Whaley, W. H. & White, C.M. (1994). Trends in geographic variation of Cooper's hawk and northern goshawk in North America: a multivariate analysis. Proc. West. Found. Vertebr. Zool. no. 5:161-209.
  17. 1 2 Dunning Jr., John B. (ed.) (2008). CRC Handbook of Avian Body Masses, 2nd Edition. CRC Press. (ISBN 978-1-4200-6444-5).
  18. Henny, C. J., Olson. R. A. & Fleming, T. L. (1985). Breeding chronology, molt, and measurements of accipiter hawks in northeastern Oregon. J. Field Ornithol. no. 56: 97–112.
  19. Mavrogordato, J. (1973). A Hawk for the Bush: A Treatise on the Training of the Sparrow-hawk and Other Short-winged Hawks. Spearman.
  20. Mueller, H. C., Berger, D. D. & Allez, G. (1976). Age and sex variation in the size of goshawks. Bird-Banding no. 47 (4):310–318.
  21. Rashid, S. (2015). Northern Goshawk, the Grey Ghost: Habits, Habitats and Rehabilitation. Schiffer Publishing Ltd.
  22. 1 2 (December 1989) Body size of Northern Goshawks on coastal islands of British Columbia”, Wilson Bulletin 101 (4), p. 637–639. Alirita 1a de Marto 2017..
  23. (1940) “Variation in the American goshawk”, The Condor 42 (3), p. 157–160. doi:10.2307/1364206.
  24. Iverson, G. C., Hayward, G. D., Titus, K. DeGayner, E., Lowell, R. E., Crocker-Bedford, D. C., Schempf, P. F. & Lindell, J. F. (1996). Conservation assessment for the northern goshawk in southeast Alaska. U.S. Dept., Agric., For. Serv. Publ.
  25. Ingraldi, M.F. (2005). A skewed sex ratio in Northern Goshawks: is it a sign of a stressed population? Journal of Raptor Research 39.3 (2005): 247–252.
  26. Squires, J. R. Ruggiero (1995). "Winter movements of adult northern goshawks that nested in southcentral Wyoming". J. Raptor Res. 29: 5–9.
  27. Keane, J. J. & Morrison, M.L. (1994). "Northern Goshawk ecology: effects of scale and levels of biological organization". Stud. Avian Biol. no. 16:3-11.
  28. Evans, D. L. & Sindelar, C. R. (1974). "First record of the goshawk for Louisiana-a collected, banded bird"". Bird-Banding, no. 45: 270.
  29. Reynolds, R. T. & Meslow, E. C. (1984). Partitioning of food and niche characteristics of coexisting Accipiter during breeding. Auk no. 101:761–779.
  30. (2005) Northern Goshawk diet in Minnesota: An analysis using video recording systems”, Journal of Raptor Research 39 (3), p. 264–273.
  31. Accipiter gentilis – northern goshawk. University of Michigan.
  32. (2006) Northern Goshawk Diet During the Nesting Season in Southeast Alaska”, Journal of Wildlife Management 70 (4), p. 1151–1160. doi:[[doi:10.2193%2F0022-541X%282006%2970%5B1151%3ANGDDTN%5D2.0.CO%3B2|10.2193/0022-541X(2006)70[1151:NGDDTN]2.0.CO;2]]. 59493648.
  33. Kennedy, P. L. (2003). Northern goshawk (Accipiter gentilis atricapillus): A technical conservation assessment. USFS, Rocky Mountain Region, Species Conservation Project. Fort Collins, Colorado.
  34. Bosakowski, T. (1999). The Northern Goshawk: Ecology, Behavior and Management in North America. Hancock House Pub Limited.
  35. Jones, S. (1979). The accipiters: goshawk, Cooper's hawk, sharp-shinned hawk (No. 17). US Dept. of the Interior, Bureau of Land Management.
  36. Boal, C. W., & Mannan, R. W. (1996). Prey sizes of male and female northern goshawks. The Southwestern Naturalist, 355–358.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]