Nordamerika kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordamerika kreko
masklo
masklo
paro, masklo en reprodukta plumaro malantaŭe
paro, masklo en reprodukta plumaro malantaŭe
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. carolinensis
Anas carolinensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nordamerika kreko, nomata ankaŭ Verdaflugila kreko (Anas carolinensis), estas komuna kaj disvastigata anaso kiu reproduktiĝas en la nordaj areoj de Nordameriko escepte ĉe la Aleŭtoj. Ĝi estis konsiderata samspecia kun la Komuna kreko (A. crecca) dum iome da tempo, sed la temo estas ankoraŭ sub revizio fare de la American Ornithologists' Union;[1] kaj baze sur tio la IUCN kaj BirdLife International[2] ne akceptas ĝin kiel separata specio nune. Tamen, preskaŭ ĉiuj aliaj fakuloj konsideras ĝin distingaj baze sur kutimaraj,[3] morfologiaj,[4] kaj molekulaj pruvoj.[5][6]

Tiu membro de la grupo de la plaŭdanasoj estas tre migranta kaj vintras tre sude de sia reprodukta teritorio. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn. Dumfluge la rapidaj kaj turniĝantaj krekaroj similas al vadbirdoj.

Priskribo

Tiu estas la plej malgranda nordamerika plaŭdanaso. La reprodukta masklo havas grizajn flankojn kaj dorson, kun flava malantaŭo kaj blankaborda verda speguleto, evidenta dumfluge aŭ eĉ ripoze. Li havas helbrunan kapon kun verda okulmakulo. Ĝi estas distingata el la masklo de la Komuna kreko (la plej proksima parenco de tiu specio en Eŭrazio) per vertikala blanka strio en ĉiu brustoflanko, anstataŭ la horizontala blanka skapulara strio kaj manko de fajnaj sablokoloraj linioj en kapo.

Temas pri specio kun klara kazo de seksa duformismo. La ino estas helbruna, kun plumaro multe kiel tiu de ino de Platbeka anaso. Ili povas esti distingata el plej aliaj anasoj laŭ grando kaj formo, kaj pro la speguleto. Separo el ino de la Komuna kreko estas problemiga.

Dum nereprodukta aŭ eklipsa plumaro, la masklo aspektas pli kiel la ino.

Ĝi estas komuna anaso de ŝirmaj humidejoj, kiaj marĉoj de tajgo, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon aŭ per paŝtado. Ili nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro. Dum ties konservostatuso ne estas taksata de la IUCN nuntempe pro neagnosko de la taksono, ĝi estas sufiĉe abunda por iĝi specio Malplej Zorgiga se ĝi vere estas specio; ĝi estas eĉ plej abunda ol la Komuna kreko.[7] Ili povas esti vidataj en grandaj nombroj ekzemple en la areo nome Marismas Nacionales de okcidenta Meksiko, la ĉefa vintrareo.

Temas pri bruema specio. La masklo havas klaran fajfon, dum la ino havas mildan kvakadon.

Distribuado

helverde - nestareo, blue - vintrareo, malhelverde - loĝantoj la tutan jaron.

La tri subspecioj de la Nordamerika kreko loĝas en la norda hemisfero dum somero kaj por vintro etendiĝas al norda Sudameriko, centra Afriko, suda Barato, Birmo, kaj Filipinoj (inkludante la eŭrazian formon). En Nordameriko la carolinensis loĝas en la tuta kontinento kaj kuniĝas en la Aleŭtoj al nimia, kiu restas tie la tutan jaron. Anas crecca reproduktiĝas en Islando, Eŭropo kaj Azio. Ĝi estas ankaŭ vidata foje dum vintro en Nordameriko laŭlonge de la Atlantika Marbordo.[8][9]

La Nordamerika kreko reproduktiĝas el Aleŭtoj, norda Alasko, riverdelto Mackenzie, norda Saskaĉevano, Manitobo, Ontario, Kebekio kaj Labradoro sude al centra Kalifornio, centra Nebrasko, centra Kansaso, suda Minesoto, Viskonsino, Ontario, Kebekio, Novtero kaj la Marprovincoj.[8][10]

Tiu nearkta birdo vintrumas el suda Alasko al suda Brita Kolumbio oriente al Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio kaj sude al Centrameriko. Ĝi vintrumas ankaŭ en Havajo.[10]

Plantokomunumoj

La Nordamerika kreko estas abunda en humidejoj el la kanadaj parkoteroj kaj nordaj borealaj arbarasocioj. Ili loĝas pli ofte en miksaj preriasocioj ol ĉe malaltherbaj asocioj. Ili loĝas ankaŭ en arkta tundro kaj duondezertaj komunumoj.[8][9]

Inter la menciataj asocioj la Nordamerika kreko komune loĝas en humidejaj komunumoj kie hegemonias skirpoj (specioj de Scirpus), tifaoj (specioj de Typha), kareksoj (specioj de Carex), potamogetonoj (specioj de Potamogeton) kaj aliaj flosantaj kaj akvaj vegetaĵoj.[8][10] La Nordamerika kreko ofte nestumas inter herbo, ciperacaj prerioj aŭ sur sekaj montetoj kiu havas kovron de arbustoj aŭ poploj (specioj de Populus).[9] Ĉe Brooks, Alberto, la nestoj de Nordamerika kreko troviĝas plej ofte ĉe junkejoj (specioj de Juncus), kaj en okcidenta Montano plej nestoj troviĝas ĉe sarkobatoj (specioj de Sarcobatus).[8]

Viva ekologio

Nestokronologio varias geografie. En Norda Dakoto, la Nordamerika kreko ĝenerale ekreproduktiĝas fine de aprilo. En la Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado, la Nordamerika kreko ekreproduktiĝas inter fino de majo kaj komenca julio. Ĉe lagoj Minto, Alasko, la Nordamerika kreko ekreproduktiĝas tiom frue kiom ĝis komenca junio kaj tiom malfrue kiom ĝis la 20a de julio.[8]

La Nordamerika kreko iĝas sekse matura sian unuan vintron.[8] La ino demetas 5 al 16 ovojn. La periodo de kovado daŭras 21 al 23 tagojn.[8][11]

La Nordamerika kreko ofte eflugas 34 al 35 tagojn post eloviĝo aŭ kutime antaŭ la 6 semajnoj de aĝo.[8][9] Junuloj de Nordamerika kreko havas la plej rapidan kreskindicon inter ĉiuj anasoj.[8]

Masklo de Nordamerika kreko lasas la inon komence de la kovado kaj ariĝas en sekuraj akvoj por plumoŝanĝado. Kelkaj populacioj entreprenas ampleksan plumoŝanĝan migradon dum aliaj restas en aŭ ĉe la reproduktejoj. La inoj plumoŝanĝadas en la reproduktejoj.[12]

La Nordamerika kreko estas inter la plej fruaj printempaj migrantoj. Ili alvenas al la reproduktejoj preskaŭ tiom frue kiom la neĝo fandiĝas.[9] Komence de februaro la Nordamerika kreko eklasas siajn vintrejojn, kaj pluas dum aprilo. En centraj regionoj la Nordamerika kreko ekalvenas frue en marto kun pintaj nombroj en frua aprilo.[8]

En nordaj areoj de Usono, la Nordamerika kreko migranta al vintrejoj aperas en frua septembro tra meza decembro. Ili ekmigras al plej centraj regionoj dum septembro kaj ofte restas tra decembro. Al siaj plej sudaj vintrejoj, la Nordamerika kreko alvenas tiom frue kiom ĝis malfrua septembro, sed plej ne aperas ĝis malfrua novembro.[8]

Preferata biotopo

La Nordamerika kreko loĝas ĉe internaj lagoj, marĉoj, lagetoj, lagunoj, kaj neprofundaj rojoj kun densa ekapera kaj akva vegetaĵaro.[8][9][10][11] Ili preferas neprofundajn akvojn kaj malgrandajn lagetojn kaj flakojn dum la reprodukta sezono.[12] La Nordamerika kreko ofte troviĝas ripoze sur kotejoj aŭ arbostumpoj, aŭ ripoze sur malaltaj branĉoj de mortintaj arboj. Tiuj anasoj nestumas en truoj en seka grundo situantaj ĉe la bazo de arbustoj, sub trunko aŭ inter densa herbo. La nestoj estas kutime 6–91 m el akvo. La Nordamerika kreko evitas senarbajn aŭ senarbustajn vivejojn. La Nordamerika kreko vintrumas kaj en fluakvo kaj ĉe salecaj marĉoj, lagunoj, rojoj kaj estuaroj.[9][10] Ĉar ili estas malgrandaj birdoj, ili tendencas resti ĉe pli trankvilaj akvoj.

Kovropostuloj

La nestoj de Nordamerika kreko kutime estas kaŝitaj kaj flanke kaj elsupre per dendaj herboj, algoj aŭ arbusta kovro.[9] Tifaoj, skirpoj, poligonoj (specioj de Polygonum), kaj alia ekapera vegetaĵaro havigas kaŝan kovron por anasoj en akvo.[13]

Manĝokutimo

La Nordamerika kreko, pli ol iu ajn specio de anaso, preferas serĉi manĝon en kotejoj. Kie mankas kotejoj, ili preferas neprofundajn marĉojn aŭ portempe inunditajn agrikulturejojn.[8][10] Ili kutime manĝas vegetalan materialon konsistan el semoj, tigoj kaj folioj de akvaj kaj ekaperaj vegetaloj. La Nordamerika kreko ŝajne preferas malgrandajn semojn de ciperacoj (specioj de Cyperus), milioj (specioj de Panicum), kaj de aliaj akvoplantoj al plej grandaj semoj, sed ili konsumas ankaŭ semojn de maizo, tritiko, hordeo, kaj de cefalantoj (specioj de Cephalanthus).[8] Ĉe marĉoj, kaj lagetoj la Nordamerika kreko elektas semojn de skirpo, Eleocharis kaj aliajn similajn akvoplantojn. Je malpli etendo ili manĝas vegetativajn partojn de algoj de genroj Chara, Lemna, kaj la Ruppia maritima.[8] Ili manĝas foje ankaŭ insektojn, moluskojn kaj krustulojn.[8][10] Eventuale dum la printempaj monatoj, la Nordamerika kreko englutas vermojn el putriĝintaj fiŝoj troviĝantaj ĉe flakoj.[11]

Predantoj

Komuna predantoj de la Nordamerika kreko estas homoj, mefitoj (specioj de Mephitis kaj Spilogale), la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), lavursoj (Pryon lotor), korvoj kaj pigoj (specioj de Pica).[8]

Parencoj

Laŭ informoj de DNA tiu specio estas pli proksime rilata al la Flavbeka kreko ol al la Komuna kreko.[5] Tio postulus, ke la seksa dimorfismo aŭ perdiĝis ĉe la Flavbeka kreko aŭ evoluis al preskaŭ identaj formoj ĉe la Nordamerika kreko kaj ĉe la Komuna kreko post la diverĝo de la stirpoj de la Verdaflugila kreko kaj de la Flavbeka kreko.

Ambaŭ hipotezoj ŝajnas dekomence iom necertaj, ĉar la maskla reprodukta plumaro ĉe la Nordamerika kreko kaj ĉe la Komuna kreko estas unikaj kaj tre kompleksaj, kaj pro la tendenco al gajno, ne al perdo, de forta seksa dimorfismo hegemonias ĉe plaŭdanasoj. Alternativa klarigo pro alta frekvenco de hibridado ĉe anasoj[7] estus ke la DNA de la nuntempa Nordamerika kreko origine devenas el la inoj de Flavbeka kreko pro introgresio kaj tiele la molekula informaro donus eraran bildon de la vera rilataro de la specio. Tion subtenas la observado ĉe hibridoj de Platbeka anaso × Oranĝkrura anaso, kies inoj ĉe ambaŭ taksonoj preferas la sekse dimorfajn masklojn de Platbeka anaso super la senkoloraj maskloj de Oranĝkrura anaso;[14][15] menciindas ankaŭ ke la Nordamerika kreko estas je kelkaj aspektoj – kiaj la malplej kontrasta reprodukta plumaro - intermeza inter la Komuna kaj la Flavbeka kreko.

Alternative la Komuna kreko povus deveni el la Nordamerika kreko, kaj la molekula diferenco estus kaŭzata de la genetika ŝanĝo aŭ de fondefiko ĉe tiu lasta kaj eble pro introgresio de la Flavbeka kreko en la unuan. La tri krekoj certe apartenas al superspecio de krekoj ("Nettion"); la prauloj de tiu grupo estus plej verŝajne monomorfaj formoj de la Suda Hemisfero (Johnson & Sorenson, 1999;[5] notu ke ties "afrika" distribuado inkludas la taksonojn de la Berniera kreko, kiuj kiel multaj taksonoj de Madagaskaro estas de Hind-Aŭstralia origino).

Alia eblo[16] estas ke la amerika stirpo devenas el perditaj Komunaj krekoj, kun influo de fondefiko/genetika ŝanĝo aŭ hibrida introgresio okazinte kiel klarigite, nur en la mala direkto ĉe la du unuaj. Krome tio postulus perdon de seksa dimorfismo ĉe la prauloj de la Flavbeka kreko, sed tre rare ĉe plaŭdanasoj, ĝi ne estas per se neebla.

La premita rilato inter la Flavbeka kreko kaj la Nordamerika kreko sugestata el la informo pri DNA estus kompreneble ankoraŭ aplikebla al la taksono ĝenerale, ne nur laŭ sekvencoj en 2 patrine heredataj genoj en kelkaj unuopaj anasoj (por kiuj ne estus dubo), sed la ĝenerala malsukceso de Johnson & Sorenson serioze preni hibridadon je kalkulo kaj la malgranda kvanto de ekzemploj kaj eksmoda koncepto de la biogeografio de la Hinda Oceano ne helpas entute solvi tiun problemon,[17] sed en 1999, la metodologio kaj interpretado estis sufiĉe racia kaj fakte, la studo estis pionira ĉe multaj aspektoj pro la densa ekzemplaro je nivelo de taksonoj kaj ankoraŭ reprezentas unu el la sensukcesaj referencoj por interpretado de la filogenio de la genro.

Menciindas ke la postkopulaciaj ceremonioj de la Komuna kaj de la Nordamerika kreko estas identaj, sed tiuj de la Flavbeka kreko havas kelkajn aldonajn elementojn.[18]

Finfine certiga konkludo ne povas esti atingita nuntempe trans provizora malakcepto de la filogenio sugestita de la informoj de DNA. Oni postulas pliajn tiajn informojn, sed eble ne sufiĉos, por solvi la kaporompigan rilataron ĉe la krekaro crecca-carolinensis-flavirostris.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. A classification of the bird species of South America
  2. BirdLife International (2004). Anas crecca. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  3. (1979) “The nod-swim display of male green-winged teal ()”, Animal Behaviour 27, p. 165. doi:10.1016/0003-3472(79)90136-2. 
  4. Livezey, B. C. (1991): A phylogenetic analysis and classification of recent dabbling ducks (Tribe Anatini) based on comparative morphology. Auk 108(3): 471–507.
  5. 5,0 5,1 5,2 Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805.
  6. (2002) “Taxonomic recommendations for European birds”, Ibis 144, p. 153. doi:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x. 
  7. 7,0 7,1 Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks: 536– 629. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 8,16 8,17 Bellrose, Frank C. 1980. Ducks, geese and swans of North America. Harrisburg, PA: Stackpole Books
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 Johnsgard, Paul A. 1979. A guide to North American waterfowl. Bloomington, IN: Indiana University Press
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 DeGraaf, Richard M.; Scott, Virgil E.; Hamre, R. H.; [and others]. 1991. Forest and rangeland birds of the United States: Natural history and habitat use. Agric. Handb. 688. Washington, DC: U.S. Department of Agriculture, Forest Service
  11. 11,0 11,1 11,2 Musgrove, Jack W.; Musgrove, Mary R. 1943. Waterfowl in Iowa. Des Moines, IA: State Convservation Committee
  12. 12,0 12,1 Madge, Steve; Burn, Hilary. 1988. Waterfowl: An indentification guide to the ducks, geese and swans of the world. Boston, MA: Houghton Mifflin Company
  13. Cooperrider, Allen Y.; Boyd, Raymond J.; Stuart, Hanson R., eds. 1986. Inventory and monitoring of wildlife habitat. Denver, CO: U.S. Department of the Interior, Bureau of Land Management, Service Center.
  14. (1988) “The influence of male dominance on social interactions in black ducks and mallards”, Animal Behaviour 36 (5), p. 1371. doi:10.1016/S0003-3472(88)80206-9. 
  15. Rhymer, Judith M.; Williams, Murray J. & Braun, Michael J. (1994). Mitochondrial analysis of gene flow between New Zealand Mallards (Anas platyrhynchos) and Grey Ducks (A. superciliosa). Auk 111(4): 970–978.
  16. La trans-beringaj populacioj estas de la tipo de la Komuna kreko, kio rarus se la stirpo estus de sudamerika deveno.
  17. Notu ke ties studo datiĝas el epoko kiam la molekula filogenio estis ankoraŭ komenca; estus konsiderata prascienco laŭ la nuntempaj standardoj; la hipotezoj pridisputataj en tiu sekcio kuŝas sur ekzemplo de nur unu individuo de Nordamerika kreko.
  18. Johnson, Kevin P. McKinney, Frank; Wilson, Robert & Sorenson, Michael D. (2000): The evolution of postcopulatory displays in dabbling ducks (Anatini): a phylogenetic perspective. Animal Behaviour 59(5): 953–963