Nordgermana Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordgermana Federacio
Plena origina nomo:
Norddeutscher Bund
 Germana Federacio 18671871 Germana Imperiestra Regno 

historia lando • suverena ŝtato • milita alianco • konfederacio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
32 914 800
Ŝtat-strukturo
federacia respubliko • duobla monarkio 1866-1867 milita alianco
1867-1871 federacia monarĥio
Estiĝo:
en 1867, Prusio kaj ties aliancanoj forlasis la Germanan Federacion kaj fondis la Nordgermanan Federacion
Pereo:
en 1871 kunfandiĝis al la Germana Regno
Antaŭaj ŝtatoj:
Germana Federacio Germana Federacio
Postsekvaj ŝtatoj:
Germana Imperiestra Regno Germana Imperiestra Regno
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Nordgermana Federacio estis federacio de nordgermanaj ŝtatoj sub la gvido de Prusio. Ĝi estis fondita en 1867, post kiam Aŭstrio malvenkinte en la Prusa-aŭstria milito devis rezigni pri la unuarangeco en Germanio. En 1871 la Federacio transiris en la Germanan Imperiestran Regnon.

Estiĝo

La Nordgermana Federacio estis fondita en 1867, post kiam Prusio kaj ties aliancanoj forlasis la Germanan Federacion kaj militis kontraŭ la sudgermanoj en la Prusa-aŭstria milito.

Konstitucio

La 12-an de februaro 1867 estis elektita parlamento Reichstag kaj malfermita la 24-an de februaro en Berlino, fare de reĝo Vilhelmo 1-a. La 16-an de aprilo 1867 la parlamento akceptis la konstitucion de la federacio. Ĝi fariĝis valida la 1-an de julio. Ĝi estas esence identa kun la konstitucio de la Germana Regno el 1871.

Laŭ ĝi, la reĝo de Prusio havis la prezidon de la federacio, estante la ĉefa princo en la Federacia Konsilio, la organo kiu reprezentis la unuopajn nordgermanajn ŝtatojn (princojn kaj la liberajn urbojn Hamburgo, Bremeno kaj Lubeko). Kiel prezidanto la reĝo rajtis nomumi la federacian kancelieron. La Federacia Konsilio kune kun la parlamento estis la leĝdonanto.

Blazono de Bismarck
La Nordgermana Federacio (ĝiaj limoj markitaj per ruĝa linio)


Vidu ankaŭ