Nordokcidentaj havajaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nordokcidentaj havajaj insuloj
La Nordokcidentaj havajaj insuloj
La Nordokcidentaj havajaj insuloj
Akvejo Pacifiko
Arkipelago Hawaii
Geografia situo 26° 0′ N, 170° 30′ W26-170.5Koordinatoj: 26° 0′ N, 170° 30′ W
Mapo de Nordokcidentaj havajaj insuloj
Nombro de insuloj 10 Insuloj/Atoloj
Ĉefa insulo Midwayinseln
Tuta areo 14,3 km²
Loĝantoj 40 (Sciencisto)
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la nordokcidentaj havajaj insuloj en la Pacifiko

La nordokcidentaj havajaj insuloj' deventaj insuloj de Havajo (angle: Northwestern Hawaiian IslandsLeeward Islands, mallongigite al NWHI) estas insulĉeno de malgrandaj insuloj, atoloj kaj koralrifoj en la Pacifiko.

Ili situas nordokcidente de la ĉefaj insuloj (angle: Southeastern Hawaiian IslandsWindward Islands) Kauai kaj Niihau kaj apartenas, krom la Midvejinsuloj, kiuj estas tiel nomata neenkorpigita teritorio de Usono, al la usona ŝtato Havajo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nordokcidentaj havajaj insuloj sterniĝas je ĉirkaŭ 25° norda latitudo sur longo de ĉirkaŭ 2.000 km, de ĉ. la longitudo 161° okcidenta ĝis la internacia datlinio ĉe longitudo 180°.

La tuta areo de ĉiuj insuloj estas nur ĉ. 14,3 km² granda, el kiuj preskaŭ la duono (6,2 km² [1]) apartenas al la Midvejinsuloj.

Apartenas al la insuloj geografie de sudoriento al nordokcidento:

Nihoa map lrg.gif Nihoa aerial.jpg Nihoa Moku Manu 0,7 km² 1 insulo neloĝata
Necker map lrg.gif Necker island.jpg Neckerinsulo Mokumanamana 0,183 km² 1 insulo neloĝata
Ffs map lrg.png French Frigate Shoals.jpg Francfregataj Sablejoj Kanemilohai 0,25 km² 12 insuloj neloĝataj
Gardner map lrg.gif Gardnerpin NOAA.jpg Puhahonu Pūhāhonu 0,024 km² 2 insuloj neloĝataj
Maro map lrg.gif Maro Reef.jpg Marorifo Nalukakala 0,004 km² - neloĝata
Laysan map lrg.gif Laysan Aerial.jpg Lajsano Kauo 4,114 km² 1 insulo neloĝata
Lisianski map lrg.gif Lisianski Island - Hawaiian Chain.jpg Lisianski Papaapoho 1,556 km² 1 insulo neloĝata
Pearl map lrg.gif Pearl and Hermes.jpg Pearl-kaj-Hermes-atolo Holoikauaua 0,36 km² 6 insuloj neloĝataj
Midway Atoll map.svg Midway Atoll.png Midvejinsuloj Pihemanu 6,2 km² 2 ĉefinsuloj 40 loĝantoj
(sciencistoj)
Kure map lrg.gif KureAtoll.jpg Kure-atolo Mokupapapa 0,86 km² 2 insuloj neloĝataj

Geologio[redakti | redakti fonton]

La insularo estas vulkandevena kaj parto de la submara havaja imperiestra ĉeno, kiu iras de Alasko ĝis Havajo.

Dum Big Island ankoraŭ kreskas, ĉiuj insuloj en la nordokcidento jam malkreskas. Tial la alto de la nordokcidentaj havajaj insuloj malpligrandas de sudoriento al nordokcidento, nordokcidente de la Kure-atolo ekzistas nur tiel nomataj marmontoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nihoa kaj Necker montras indicojn de frua havaja setlado, sed estis, kiam alvenis la unuaj eŭropanoj, neloĝataj. La insuloj ne havas permanentan loĝantaron, krom sur la Midvejinsuloj, kie loĝas ĉirkaŭ 40 homoj[1], ĉefe sciencistoj kaj helpantoj.

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Pro la malkreskego de birdokvantoj jam la 3-an de februaro 1909 ĉiuj nordokcidentaj havajaj insuloj, krom la Midvejinsuloj, estis deklaritaj birdprotektejo (Hawaiian Islands Bird Reservation) de la usona prezidanto Theodore Roosevelt. La 31-an de oktobro 1996, post la forlaso de la militistoj, la Midvejinsuloj iĝis parto de la Pacific Island Wildlife Refuge Complexes.

Post kiam la insularo kaj la ĉirkaŭaj maroj (inkluzive de la Midvejinsuloj) estis nomumitaj National Marine Sanctuary en 2002, George W. Bush proklamis ilin la 15-an de junio 2006 Papahānaumokuākea Marine National Monument. La nacia monumento entenas pli ol 362.000 km² kaj estas nuntempe la plej granda marprotektejo de la mondo.[2] Oni rajtas alteriĝi sur la insuloj nuntempe nur kun aparta permeso de la U.S. Fish & Wildlife Services por sciencaj kialoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • David Liittschwager kaj Susan Middleton, Das andere Hawaii, National Geographic Deutschland, G+J Verlag, Okt. 2005, S.136-56.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]