Provinco nordorienta Sardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nordorienta Sardio)
Provinco nordorienta Sardio
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: OT
Areo: 3 397 km² (komence de 2016)
Ĉefurbo: Olbia kaj Tempio Pausania
Loĝantaro: 160 368 (komence de 2016)
Loĝdenso: 40,7 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 26
Poŝtkodo: 07000-07099
Kodo laŭ ISTAT: 110
Telefona prefikso: 079-0789
Mapo
Mapo
vdr

La provinco nordorienta Sardio (Nord-Est Sardegna/Sardigna) ekde aprilo 2021 estas je tiu nomo nova provinco en Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Laŭ la stato de en la teritorio de la nuna provinco vivis 160 368 loĝantoj sur areo de 3 406,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km². La provinca teritorio havas komunan limon kunprovinco Sassari kaj provinco Nuoro.

La provinco estis formita unuafoje en 2001 laŭleĝe el 24 municipoj de la provinco Sassari kaj du municipoj de la provinco Nuoro kaj estas nomita la provinco Olbia-Tempio. En majo 2005, la provinca estro kaj la provinca konsilio estis elektitaj kaj la provinco estis tiel fakte fondita. Kun la ekvalido de la sarda reorganizo de loka registaro en 2016, la provinco Olbia-Tempio estis plene enkorpigita en la provincon Sassari kaj tiel dissolviĝis, antaŭ esti restarigita per leĝo en 2021 kaj tiel starigita duan fojon je la 16-a de aprilo 2021 kun la nova nomo provinco nordorienta Sardio (Nord-Est Sardegna).