Nordorienta Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Nordorienta Usono kiel difinis ĝin la usona censoservo United States Census Bureau kvankam aliaj entoj difinas la regionon alimaniere.

Nordorienta Usono estas regiono de Usono kiel difinas ĝin la usona censoservo United States Census Bureau.[1]

Kompono

Tiu regiono enhavas naŭ ŝtatojn (subŝtatojn): nome la novangliajn ŝtatojn de Konetikuto, Maine, Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro, Rod-Insulo kaj Vermonto; kaj la mezatlantikajn ŝtatojn de Nov-Ĵerzejo, Novjorkio kaj Pensilvanio.[2]

Demografio

Novjorko, la plej loĝata urbo en Usono

La regiono respondecas pri proksimume 25% el usona malneta enlanda produkto dum 2007.[3] Ĉe la censo de 2010, la totala populacio de la regiono estis 55,317,240 da loĝantoj. [4]

Rango Urbo Ŝtato 2010 Censa Populacio
1 Novjorko NY 8,175,133
2 Filadelfio PA 1,526,006
3 Bostono MA 617,594
4 Picburgo PA 305,704
5 Newark NJ 277,140
6 Bufalo NY 261,310
7 Jersey City NJ 247,597
8 Roĉestro NY 210,565
9 Yonkers NY 195,976

[5]

Notoj

  1. Census Regions and Divisions of the United States. US Census Bureau.
  2. US Regional Divisions, konsultita la 16an de aprilo 2008
  3. Gross Domestic Product (GDP) by State
  4. http://www.census.gov/prod/cen2010/briefs/c2010br-01.pdf
  5. American FactFinder. U.S. Census Bureau. Alirita 25an de julio, 2011.