Nordre Follo estas komunumo de Norvegio, kiu ekzistas ekde la komenco de 2020 kaj ekestis per fuzio de la antaŭaj komunumoj Oppegård kaj Ski. Inter la jaroj 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al la provincoViken kaj ekde la komenco de 2024 apartenas al la provinco Akershus. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 64 668 loĝantoj sur areo de 203 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 319 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Komunumo Oslo, Enebakk, Indre Østfold kaj Ås.