Nordrejn-Vestfalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nordrhein-Westfalen)
Nordrejn-Vestfalio
germane Nordrhein-Westfalen
Federacia lando
Ĉefurbo Duseldorfo nokte
Ĉefurbo Duseldorfo nokte
Ĉefurbo Duseldorfo nokte
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
flago
flago
blazono
blazono
flagoblazono
federacia lando [+]

Oficiala nomo: Nordrhein-Westfalen

Lando Germanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Historiaj regionoj

Najbaras kun
PartoRuhr-regiono
Grandaj urboj
Riveroj

Supermara alteco45 m ü. NHN [+]
ĈefurboDuseldorfo
- koordinatoj51° N, 7° O (mapo)51.2255555555566.7827777777778Koordinatoj: 51° N, 7° O (mapo)
Plej alta punktoLangenberg [+]

Areo34 088,31 km² (3 408 831 ha)

Loĝantaro18 139 116 (fine de decembro 2022)
Denseco532,12 loĝ./km²

Malneta enlanda produkto733,3  Mrd. EUR (2021)
Ŝuldoj187,178  Mrd. EUR (2 020−06−30)
Senlaboreco7,2 % (decembro 2023)

Estiĝo23-a de aŭgusto 1946
Regantaj partiojCDU kaj Verduloj
MinistroprezidantoHendrik Wüst (CDU)
(ekde 27-a de oktobro 2021)
Prezidento de
federacilanda parlamento
André Kuper (CDU)
Parlamento
56
39
12
76
12
56 39 12 76 12 
El 195 seĝoj ricevas:
Lasta baloto15-a de majo 2022
Sekvonta balotomajo 2027
Reprezento en
Federacia Konsilio
6

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
ISO 3166DE-NW

Landa Eo-asocioRejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO)

Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
DEC
Situo de Duseldorfo enkadre de Germanio

Map
Nordrejn-Vestfalio

Vikimedia Komunejo:  North Rhine-Westphalia
Retpaĝaro: www.nrw.de
vdr

Nordrejn-Vestfalio (aŭ "Nordrejn-Vestfalujo"[1]) (germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]), ofte mallongigite NRW (en Esperanto malpli ofte NRV) estas federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 18 139 116 loĝantojn. La ĉefurbo estas Duseldorfo (Düsseldorf).

Inter la plej grandaj pliaj urboj elstaras Essen, Dortmund kaj Kolonjo (Köln), sed krome ankoraŭ multaj aliaj gravaj urboj situas en la urbe strukturigita lando, interalie Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonno (Bonn), Detmoldo, Duisburg, Gelsenkirchen, Hamm, Hagen, Monastero (Münster), Mülheim, Oberhausen, Paderborn, Recklinghausen, Siegen kaj Wuppertal.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj riveroj de la lando estas Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg kaj Weser, foje ligitaj per kanaloj kiaj la Kanalo Wesel-Datteln.

La Soester Börde estas historia reglando kaj terkultura pejzaĝo en la centro de Vestfalujo, inter Sauerland en la sudo kaj Monasterlando en la nordo. Superregione ĝi estas konata kiel aparte fruktodona regiono pro ega dikeco de leŭso, kiun laŭ ĝia grundokvalito en Germanujo superas nur la Magdeburger Börde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nordrejn-Vestfalio (aŭ Nord-Rejno-Vestfalio) estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lipo (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).

Administraj aferoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du regionaj ligoj nome regiona ligo Rejnlando kaj regiona ligo Vestfalio-Lipo. La 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). Unuopajn ligilojn al la 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj vi trovu en informkesto fine de la paĝo.

La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj urboj estas:

Loĝantoj forta urboj NRW
Urbo Graflando Loĝantaro
31.12.2000
Loĝantaro
31.12.2006
Kolonjo (Köln) Köln (urbo) 962 884 989 766
Duseldorfo (Düsseldorf) Düsseldorf (urbo) 569 364 577 505
Dortmundo (Dortmund) Dortmund (urbo) 588 994 587 624
Asindo (Essen) Essen (urbo) 595 243 583 198
Duisburgo (Duisburg) Duisburg (urbo) 514 915 499 111
Boĥumo (Bochum) Bochum (urbo) 391 147 383 743

Servoj[redakti | redakti fonton]

Naturo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Nordrejn-Vestfalio[redakti | redakti fonton]

En la federacia lando aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ PIV, "Vestfalio" estas vorto kun unu radiko Vestfali', laŭ tio do ne estas iu bazo por vortoj "vestfalo", "vestfala" aŭ "Vestfalujo"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]