Saltu al enhavo

Nordslavaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«Nordslavoj» kiel kolektiva termino pri la okcidentaj kaj sudaj slavoj en mapo de Aŭstrio-Hungario el la 19ª jc (en la klarigo pri la koloroj sube-maldekstre)

La termino nordslavaj lingvoj havas plurajn signifojn:

Geografie

[redakti | redakti fonton]

La nordan slavan komunumon etnolingvan apartigis disde la suda la hungara konkero de la Panonia ebenaĵo en la 9ª jc.

Klasifike

[redakti | redakti fonton]

Probable la unua klasifiko de la slavaj lingvoj estis ĝuste la nordsuda diĥotomio fare de la kroata misiisto Juraj Križanić /kriĵaniĉ/ (17ª jc). Ĉi tiun klasifikon forpuŝis la nun reganta klasifiko triĥotomia; tamen ĉar oni ofte priparolas komunaĵojn kaj diferencojn inter tiuj klasifikaj grupoj (do, ankaŭ inter la lingvoj orientslavaj kaj la okcidentslavaj kontraste al la sudslavaj), oportunas uzi la terminon lingvoj nordslavaj kiel «mensan mallongigon» por «la lingvoj orientslavaj kaj okcidentslavaj». Ekz‑e oni povas diri, ke la lingvoj sudslavaj retenis la komplikitan Slavonan sistemon da tensoj preteritaj (perfektumo, imperfekto, aoristo) — dum la lingvoj nordslavaj ĝin simpligis per evoluigo de la verbaj aspektoj. Tia mallongigo fakte restas en la kadro de la tradicia triĥotomio, kvankam iuj lingvistoj preferas aranĝi ĝin pli hierarkie, «duetaĝe»:

  • lingvoj sudslavaj
  • lingvoj nordslavaj
    • lingvoj nordorientaj
    • lingvoj nordokcidentaj.

Hipoteza grupo formortinta

[redakti | redakti fonton]

Iuj slavistoj, ekz‑e A.A. Zaliznjak[1], opinias, ke norde de Slavujo ekzistis kvara grupo da slavaj lingvoj, kiujn maleblas anigi en la grupojn orientan aŭ okcidentan — ekz‑e la malnova Novgoroda dialekto.

Konstruitaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En la 20ª kaj 21ª jc la nomon «nordslava» uzis pluraj konstruitaj lingvoj. Ilia ĉefa inspiro venis de la manko de imagita nordslava branĉo rilate al la tradiciaj branĉoj okcidenta, orienta kaj sudslava. Ili ofte estas parto de alternativa historio kaj povas esti bazitaj sur dialektoj Novgoroda[2] aŭ nordrusa, historiaj piĝinoj, aŭ interferantaj neslavaj lingvoj, kiel ekzemple la urala, balta aŭ nordĝermana lingvoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Зализняк, Андрей Анатольевич: Древненовгородский диалект. Языки Славянской культуры. — Moskvo 2004, ISBN 5-94457-165-9.
  2. Věra Barandovská-Frank: Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj. Poznań: Wydawnictwo Rys, 2020. ISBN 978-83-65483-88-1. P. 309. — :Legi Rete