Norekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Norekio
Geografia regiono
regiono [+]

LandojUsono, Kanado



vdr

Norekio estas termino geografia, kiu nomas kiel unuon la nordokcidentajn ŝtatojn de Usono (precipe Vaŝingtonio, Idaho, kaj Oregono) kaj la sudokcidentan parton de Kanado (precipe Brita Kolumbio kaj Alberto). Etimologie la termino deriviĝas el "NOREK", mallongigo de "Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco", ĉiujara regiona kunveno de tieaj Esperantistoj. La unua NOREK okazis en Port Townsend, Vaŝingtonio, en 1980. En 2003 NOREK okazis en Sidney (Brita Kolumbio); en 2004, en Boise, (Idaho); en 2005 en Kalgario (Alberto), kaj en 2006 en Seattle (Vaŝingtonio).