Norm Macdonald
| Norm Macdonald | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Norm Macdonald | ||
| Naskonomo | Norman Gene Macdonald | |
| Naskiĝo | 17-an de oktobro 1959 en Kebekurbo | |
| Morto | 14-an de septembro 2021 (61-jaraĝa) en Duarte, Kalifornio | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | kancero | |
| Religio | kristanismo vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Kanado | |
| Alma mater | Universitato Carleton Gloucester High School (en) Quebec High School (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | komediisto • televida produktoro • televida prezentisto • voĉaktoro • starkomediisto • scenaristo • filmaktoro • televida aktoro | |
| Aktiva dum | 1987–2021 vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Norman Gene "Norm" MACDONALD (n. la 17-an de oktobro 1959 en Kebekurbo - m. la 14-an de septembro 2021 en Duarte, Kalifornio) estis kanada tujkomediisto, scenaristo kaj aktoro konata pro sia seka stilo kaj poezia, foje malmoderna, vortumo. Dum sia kariero, li aperis en multaj filmoj kaj estis regula favorato de intervjuspektaklaj gastigantoj, por multaj, la finfina malfru-nokta komedia gasto. [1][2][3]
Li estas konata pro siaj sentimaj ŝercoj kaj komentoj dum laborado por Saturday Night Live, al kiu li aliĝis en 1993 kaj foriris en 1998 kaj kie li fariĝis konata pro sia kaosa sed tamen modesta/subtaksata/hipobola (angle understated) stilo de komedio. [4]
Li havis ĉefrolojn en la komedioj Dirty Job (1998, li ankaŭ kunaŭtoris la scenaron) kaj Casualties (2000), subtenajn rolojn en la komedioj de Adam Sandler, kaj kameajn aperoj en la filmoj de Miloš Forman (The People vs. Larry Flynt , Man on the Moon).
Frue en sia kariero, la unua televida laboro de Macdonald inkluzivis verkadon por komedioj kiel ekzemple Roseanne kaj The Dennis Miller Show. En 1993, Macdonald estis dungita kiel verkisto kaj rolantarano en Saturday Night Live (SNL), aperante dum entute kvin sezonoj; inter aliaj roloj, li prezentis la popularan segmenton "Weekend Update" de la programo dum tri kaj duono sezonoj. Post maldungo de SNL, li verkis kaj ĉefrolis en la filmo Dirty Work (1998). De 1999 ĝis 2001, li havis sian propran situacian komedion, The Norm Show. Macdonald ankaŭ voĉaktoris kaj estis plej konata pro siaj roloj en la filmoj Mike Tyson Mysteries, The Orville, kaj Dr. Dolittle..[5][6]
Ankaŭ menciindas ke, li aperis en la originalaj situaciaj komedioj Norman in Trouble (1999–2001) kaj A Minute with Stan Hooper (2003–2004). En 2011, li prezentis la semajnan radioprogramon Sports Show with Norm Macdonald (elsendita ĉe la usona televidkanalo Comedy Central), kiu estis satira resumo de eventoj el la sporta mondo. Li ankaŭ estis la prezentisto de la programo High Stakes Poker. Ekde marto 2013, li prezentis la intervjuspektaklon Norm Macdonald Live, elsendita interrete. [7]
En 2021, Macdonald mortis pro komplikaĵoj de leŭkemio, kiun li estis diagnozita en 2012 kaj kiun li neniam publikigis. [8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zinoman, Jason, "Here's Why Norm Macdonald Was Comedy Royalty. It's Not 'S.N.L.'", September 15, 2021.
- ↑ Norm Macdonald told jokes, dammit (September 15, 2021).
- ↑ . Norm Macdonald's Protective View of Comedy (September 13, 2018).
- ↑ . These clips show why Norm Macdonald was the best worst talk show guest of all time (September 14, 2021). Alirita 4a de Decembro, 2023 .
- ↑ Andrews, Travis M., "There was no late-night talk show guest quite like Norm Macdonald", September 14, 2021.
- ↑ Grow, Kory (September 14, 2021). "David Letterman Remembers Norm Macdonald: 'He Was the Best'". Rolling Stone (in angla usona). Retrieved August 4, 2023.
- ↑ Norm Macdonald was comedy's weird Everyman. Even when it made us uncomfortable (September 16, 2021).
- ↑ Evans, Greg, "Norm Macdonald Dies: Influential Comedian & Former 'SNL' Weekend Update Anchor Was 61", Deadline, Deadline, September 14, 2021. Kontrolita August 3, 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (arkivita)
- Norm Macdonald ĉe Interreta filma datumbazo (angle)

